VERDA SAKSOFONO - informa folio por Esperantoamikoj en Saksio de la Saksa Esperanta-Biblioteko (SEB)
N-ro 22  (3/2008) Decembro 2008

Esperanto-Zentrum "Marie Hankel"
Sorabaj proverboj - Serbske přisłowa - Sorbische Sprichwörter de Jan Radyserb-Wjela (1822-1907)
Ankaŭ en Barato
Partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto
Koncize +++
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
Malsupra-soraba vortaro nun kiel reprintaĵo
Esperanto-Zentrum "Marie Hankel" "Sächsisches Esperanto-Archiv"
Vizitu
Vegetaranoj ricevis lecionon pri Esperanto
Pri la venonta Internacia Esperanto Seminario en Zöblitz
Neue Töne im Hause Rohloff
Citaĵoj
Vizitu
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
El leteroj al la redakcio
In eigener Sache


Esperanto-Zentrum "Marie Hankel"
Dr. Detlev Blanke aus Berlin, Vorsitzender der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., hat am 24.10.2008 in Dresden folgende Zeilen geschrieben:
"Die Bemühungen um eine diskriminationsfreie, internationale sprachliche Kommunikation haben reiche Traditionen und finden ihren erfolgreichsten Ausdruck in der Sprache Esperanto. Oft unbekannt, missverstanden und unterschätzt wird in der internationalen Esperanto-Bewegung ein uralter Menschheitstraum realisiert, der Traum von einer "lingua universalis", der zurückgeht auf Leibniz und andere große Denker. Um das zu verstehen, benötigt man u.a. einen Einblick in die Geschichte dieser Sprache. Das Esperanto-Zentrum "Marie Hankel" ist daher von unerhörter Bedeutung für die Rettung wertvoller Materialien. Es leistet einen Beitrag zur Bewahrung des geistigen Erbes für einen Bereich der Kulturgeschichte. Dr. Wolfgang Schwarz und Frau Barbara verdienen höchste Anerkennung für die geleistete Arbeit. Will man die Geschichte studieren, findet man reiches Material hier im Esperanto-Zentrum "Marie Hankel". Ohne Geschichtsverständnis keine Impulse für die Zukunft!"


Kion fari?
La katino de la legomvendisto naskis ses idojn. Li tuj anoncis la baldaŭan donacadon de kvin el tiuj felisetoj. Mi akceptis unu. Do, nun, dum mi skribas, ĝi kuras, saltas, penas grimpi kaj mordas ĉion mordeblan.
Ĉu vi ne trovas tion tute eksterordinara? Ĉu vi ne sentas la universon rekreantan sin mem? Ĉu malsano de bedueno doloras vin?
Plej probable, via respondo al la antaŭaj demandoj estas: ne. Tio kompreneblas. Ni devas esti narkotitaj por elteni la kruelecon de la vivo. Kaj, pro la tuja disvastigo de ajnaj informoj per amaskomunikiloj kaj Interreto, eĉ pli. Glate ni eniras en la profundan dormon de l’ formikoj kaj ŝanĝas la kanalon laŭbezone: jen elstara pianludisto koncertas kun orkestro, nekredeble bona, sed kio okazas en la domo de La Granda Frato? Cunamo mortigis centojn da miloj, kia katastrofo, sed, kion fari? Estas tiel malproksime... eble sendi rizon, ni vidos. Nun, kio nepras estas decidi ĉu ni spektos filmon aŭ futbalmatĉon dum la vespermanĝo. Jes, mi scias ke multaj homoj ne povas telefoni al liveristo, sed mi malsatas kaj havas telefonon kaj monon, kion fari? Ĉu pico aŭ suŝio?
Nu, la kerno de mia etpensaĵaro estas ke ĉe la artoj okazas same. Tiom saturitaj ni estas per tiom da stimulado ke jam nenio novas sub la suno antaŭ niaj lacaj okuloj. Iom da Esperanto-literaturo, sufiĉe bona. Paul Auster, ho, kiel kreiva li estas. Taisen Deshimaru, tro zena. Ĉu pico aŭ suŝio? Kion fari? Ĉu la arto eluziĝis, aŭ la homo?
La demando kiu plej gravas por la esperantoparolantoj - ĉefe por tiuj kiuj sentas sin ia speco de avangarduloj - ne estas: kien la arto aŭ kien nia lingvo? La demando estas: kien la homo?
Kaj por mi, la demando brulas: ĉu pico aŭ suŝio? Mi elektos la picon. La oceanoj estas tre poluitaj. Kion fari?
el BELETRA ALMANAKO N-ro 2 (Marto 2008), p. 14, www.librejo.com
Alejandro Cossavella (Argentino, 1965). Muzikisto. Kodooj Ŝako, kun la Porkoj; Civilizacio, kun Strika Tango; Brazila Kolekto, kun Flávio Fonseca.


Sorabaj proverboj - Serbske přisłowa - Sorbische Sprichwörter de Jan Radyserb-Wjela (1822-1907)

E: Sanon aprezas, kiu malsanis.
S: Pobywši chory, wěš hakle trochu, što strowota rěka.
G: Wer krank war, weiß Gesundheit zu schätzen.

E: Prefere dek jarojn malriĉi, ol nur unu jaron malsani.
S: Radšo dźesać lět chudy, hać jónu jeničke chory.
G: Lieber zehn Jahre arm, als ein einziges krank.

E: Malsanulo ŝparas nenion krom ŝuoj.
S: Chory ničo njezalutuje, chiba črije.
G: Der Kranke spart nichts als die Schuhe.

E: Amo kaj sano pleje valoras.
S: Lubosć a strowosć dźetej přewšo.
G: Liebe und Gesundheit sind das höchste Gut.

E: Sano kaj spirita viglo pli valoras ol bieno.
S: Strowosć a čerstwosć je wjace hač wićežne kubło.
G: Gesundheit und geistige Frische sind mehr wert als ein Rittergut.

E: Prefere sana surŝtone dormi ol malsana enlite kuŝadi.
S: Radšo strowy na hromadźe kamjenjow spać, hač chory na móšku ležeć.
G: Lieber gesund auf Steinen schlafen, als krank in den Federn liegen.

E: Sano pli valoras ol mono, tamen per mono ne haveblas.
S: Strowota pře wšě pjenjezy dźe a za žane pjenjezy njeje.
G: Gesundheit ist mehr wert als Geld, und ist doch für kein Geld zu haben.

E: Sanulo ne povas taksi kion signifas malsani.
S: Strowy do dosća njewe, što choroba je.
G: Kein Gesunder kann wissen, was Kranksein bedeutet.


Ankaŭ en Barato
Enkonduko de la gepatra lingvo en la liturgion kaŭzas en lokoj kun miksita loĝantaro violentajn interetnajn konfliktojn. La postkoncilia forigo de la latina lingvo favore al la naciaj lingvoj kondukas en Barato al gravaj disputoj. Tion raportis la retpaĝaro "Indian Catholic" la 14-an de novembre 2008.
Kverelado okazis en la diocezo Mysore en la sud-barata marborda federacia ŝtato Karnatako. La 9an de novembro la polico tial devis eĉ interveni. Ĝi ekokupis la paroĥestran domon en la vilaĝo Jakkalli kaj arestis 31 personojn. La motivo: indiĝenoj kaj enmigrintaj tamulaj kredantoj ekatakis reciproke pro la lingvo uzata en la liturgio. La tamuloj devenas de la najbara federacia ŝtato Tamulio (Tamil-Nado). Lokaj katolikoj, kiuj parolas la kanaran lingvon, interrompis mesojn, kiuj estis celebrataj en la tamula lingvo. (La tamula lingvo estas parolata de proksimume 80 milionoj da personoj, dum la kanara lingvo de proksimume 50 milionoj).
Inter la arestitoj troviĝis ankaŭ la estro de grupo, kiu insistas pri tio, ke en la federacia ŝtato Karnatako oni uzu en la liturgio nur la lokan lingvon, do la kanaran. El inter la 370 familioj de la koncerna vilaĝo estas proksimume 350, kiuj parolas la tamulan.
Similaj incidentoj jam je kristnasko 2006 kaŭzis, ke la polico fermis la paroĥestran domon por nedifinita tempo. La preĝejo estis remalfermata nur antaŭ kvar monatoj, post kiam ambaŭ kontraŭaj grupoj interkonsentis, ke 70 % de la diservoj celebriĝu en la ŝtata lingvo kanara. Tamen konfliktoj denove eksplodis, kiam defendantoj de la loka gepatra lingvo postulis, ke tute ne plu okazu tamullingvaj diservoj. Tuj poste tamulaj katolikoj plendis ĉe la tribunalo, kiu proklamis fine de oktobro 2008, ke tamuloj rajtas pri ĉiudimanĉa diservo en la tamula lingvo. Sekve de tio, dimanĉon la 2an de novembro je la 8-a horo kaj duono oni denove celebris meson en la tamula...


Partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto
Refondiĝis la 5-an de julio 2008 en Wiesbaden la germana filio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, ĉefe pro iniciato de la germana EDE-grupo, kiu celas partopreni venontjaran baloton por la EU-Parlamento. La estraron prezidas Manuel Cebulla. Pliaj estraranoj estas Ulrich Matthias, Eugen Macko, Alfred Schubert kaj Konrad Gramelspracher. Tuj post la refondo, estis prizorgata listo de dek unu kandidatoj por la eŭropa baloto de 2009. Pinte staras la fama profesoro Reinhard Selten, premiita pri ekonomiko en 1994 fare de la sveda banko en memoro de Nobel. Inter la ceteraj kandidatoj estas la Dresdenano Steffen Eitner.
La nuna ĉefa obstaklo al partopreno en la baloto estas la kolekto de 4000 subtenaj subskriboj (konfirmitaj de oficialaj administrejoj por certi pri la rajto voĉdoni). Ĝi daŭros ĝis la unua de aprilo 2009. (laŭ HEROLDO DE ESPERANTO 2124, 9:2008)
e-d-e.eu


Koncize +++
+++ Dresden / Dresdeno. En la estrarkunsido de Saksa Esperanto-Asocio (SEA), okazinta la 30-an de majo 2008 en Dresdeno, oni interkonsentis, ke ekde 2009 la estrarkunsidoj de SEA estu publikaj kaj ke nova baloto de la estraro de SEA okazu en la unua estrarkunsido de la jaro 2009, kies dato kaj loko baldaŭ aperos sur la retpaĝaro esperanto-dresden.de Laŭ estrara interkonsento de la 29a de septembro 2006, "elektorajton havas ĉiu persono, kiu estas membro de almenaŭ unu Esperanto-organizaĵo (ekzemple de la Esperanta Civito, de SAT, de UEA, de GEA aŭ de loka grupo kiel la Esperanto-Asocio "Saksa Svisio"), kiu loĝas en Saksio, kaj kiu partoprenas en la elektokunsido". Saksa Esperanto-Asocio (SEA) reprezentas ja ne nur membrojn de Germana Esperanto-Asocio (GEA) en Saksio.
+++ Dresden / Dresdeno. En la Dresdena kvartalgazeto "Plauener Zeitung" de majo-junio 2008 aperis duonpaĝa artikolo kun la titolo "Vivu Dresden! - Es lebe Dresden - Seit über 100 Jahren lebt Esperanto in Dresden" kun fundamentaj informoj pri la nuntempaj Esperanto-agadoj kaj institucioj en la urbo.
+++ New York / Novjorko. Ĝustatempe antaŭ la Universala Kongreso en Roterdamo aperis ĉe la Novjorka eldonejo MONDIAL (www.librejo.com) de Ulrich Becker la 159-paĝa poemaro "Verse reversi" de la Dresdenano Benoît Philippe. Ĝi estas mendebla ĉe la Esperantolibroservo de d-ro Wolfgang Schwanzer (www.esperanto-buchversand.de). Dupaĝa recenzo pri ĝi de Christian Declerck sub la titolo "Versa donaco" aperis en la 3-a numero de BELETRA ALMANAKO (www.librejo.com) en septembro 2008.
+++ Dresden / Dresdeno. En la aperaĵo "Ärzteblatt Sachsen" aperis en septembro 2008 kvarpaĝa informabunda artikolo kun la titolo "Dr. Ludwik Lejzer Zamenhof - Augenarzt und Pionier der Völkerverständigung" de d-ro Hans-Joachim Gräfe el Kohren-Sahlis/ Terpitz.
+++ Dresden / Dresdeno. Ekde septembro, dudeko da 12- kaj 13-jaraj gimnazianoj lernas Esperanton en la Bertolt-Brechtgimnazio per la rekomendinda nova lernolibro de Stano Marček "Esperanto - direkt" (germana versio), kiu aperis ĵus antaŭ la Universala Kongreso en Roterdamo. La lerngrupon gvidas Benoît Philippe.
+++ Pirna / Pirno. La 22-an de septembro, Hubertus Schweizer el Dresdeno prelegis antaŭ membroj de la organizaĵo "Oase" (Schloßstraße 6) pri jena temo: "Esperanto - Hillelismus - Zefanja 3,9"
+++ Dresden / Dresdeno. Post apero en VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO de artikolo pri la rusa ortodoksa preĝejo en Dresdeno en oktobro 2008, la komisiono "Esperanto por turismo en Dresden" (fondita 29.09.2006) planas aperigon de longaj artikoloj pri la Trimagopreĝejo (Dreikönigskirche) en 2009, pri la Virino-preĝejo (Frauenkirche) en 2010 kaj pri la Kortego-preĝejo (Hofkirche) en 2011.
+++ Wroclaw /Vroclavo. La pola ĝemelurbo de Dresdeno, Vroclavo, eldonis belegan 26paĝan broŝuron en Esperanto pri la urbo, kun la titolo "Wrocław, urbo de renkontiĝoj - Ni renkontiĝu en Vroclavo!"


Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
06.januaro.09, Dresden: Alejandro Cossavella besucht im Rahmen seiner Tournee durch Europa die Stadt Dresden. Er singt Lieder in Esperanto, Spanisch und Portugiesisch und erzählt über Argentinien. Die Veranstaltung im Kulturverein "riesa efau" (Adlergasse 14) beginnt um 19.30 Uhr. Eintrittspreis: 4 Euro. Informationen: esperanto-dresden.de
30.januaro.09, Dresden: 39. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) "Neustädter Diechl", Rothenburger Str. 38 HH. Inf.: esperanto-dresden.de aŭ 0351-2682735
14.februaro.09, Dresden: Komuna partopreno de esperantistoj en la manifestacio kontraŭ NPD-parado. Inf.: Helga Lorenz (lorenz.helga09@t-online.de), kiu al ni demandas: "Ĉu vi jam legis www.geh-denken.de? Karaj samideanoj! Kiun saman ideon ni havas? Mi pensas, ke estas la ideo de la paco, la ideo de la interpopola komunikado, samrajteco kaj amikeco. Pro tio mi al vi demandas: Ĉu vi intencas partopreni la manifestacion kontraŭ NPD-parado en Dresdeno? Ĉu ni volas komune partopreni kiel esperantistoj? Ĉiukaze, notu en vian novan kalendaron: 14-a februaro: geh denken!"
27.februaro.09, Dresden: 40. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) "Neustädter Diechl", Rothenburger Str. 38 HH. Inf.: esperanto-dresden.de aŭ 0351-2682735
27.marto.09, Dresden: 41. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) "Neustädter Diechl", Rothenburger Str. 38 HH. Inf.: esperanto-dresden.de aŭ 0351-2682735
24.aprilo.09, Dresden: 42. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) in einem noch unbekannten Lokal. Inf.: esperanto-dresden.de aŭ 0351-2682735
29.majo.09, Dresden: 43. Dresdner Esperanto-Stammtisch (18-20 Uhr) in einem noch unbekannten Lokal. Inf.: esperanto-dresden.de aŭ 0351-2682735
28.majo-03.junio.09, Herzberg/Harz: 8-a Eŭropa Esperanto-Kongreso kaj 86-a Germana Esperanto-Kongreso. Ĉeftemo: Esperanto por multkultura Eŭropo. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/ Harz; +49(0)55215983; www.ic-herzberg.de; www.gek-eek.esperantourbo.de; esperanto-zentrum@web.de
09-17.junio:09, Mielno (Pollando): 31-a Ĉebalta Esperantista Printempo kun riĉa kaj varia programmo. Inf.: Pola Esperanto-Asocio, Filio en Koszalin, poŝtkesto 30, PL-75-017 Koszalin-1, Pollando; +48(0)503-417-825; barslavo@wp.pl
26.-28.junio.09, Zöblitz (Erzgebirge): Internacia Esperanto-Seminario (IES). Inf.: elisabeth.rohloff@web.de
18-25.julio.09, Wroclaw (Pollando): 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso, 62-a kongreso de IKUE kaj 59-a de KELI. Inf.: Teresa Pomorska, ul. Świstackiego 9/21, PL-50-430 Wrocław; www.ikue.org/kong2009/index.htm; pomer@wp.ol

Dresden / Dresdeno: Pri Saksa Esperanto-Arkivo kaj "Esperanto-Zentrum M. Hankel" donas informojn Wolfgang Schwarz (ez_mh@web.de). Kie kaj kiam la Dresdena Esperanto-Grupo kunvenos, oni povas demandi per telefono ĉe familio Schwarz (0351-2030815) aŭ ĉe Dietmar Otto (0351-2752443).
Leipzig / Lepsiko: Ĉiun duan (paran) monaton la trian vendredon post la 19-a horo okazas Esperanto-renkontiĝo por junaj homoj kaj tiuj, kiuj ankoraŭ sin sentas junaj, en la kafejo "Stern des Südens" (Karl-Liebknecht-Str. 102 / Ecke Steinstraße). Pri la aranĝoj donas informojn Alida Kaplick (kaplida@hotmail.com aŭ 0341-2315645 au 0178-5458829). Pri "Esperanto-Gruppe Leipzig" donas informojn Werner Geidel (03414118577).
Chemnitz / Kemnico: Pri "Esperanto-Gruppe Chemnitz" donas informojn Julia Hell (juliahell@hotmail.com).
Görlitz / Gorlico: Kontakadreso: Petra Richter (0179-1677759 aŭ 03581-418141).
Pirna / Pirno: Pri Esperanto-Asocio "Saksa Svisio" donas informojn Norbert Karbe (nokosaksio@googlemail.com).


Malsupra-soraba vortaro nun kiel reprintaĵo
Tre serĉata normiga verko por slavistiko estas la trivoluma "Wörterbuch der niederwendischen Sprache und ihrer Dialekte - Słownik dolnoserbskeje rěcy a jeje narěcow" (vortaro de la malsupra-soraba lingvo kaj de ties dialektoj) de la eminenta soraba erudito prof. d-ro Ernst Mucke / Arnošt Muka (18541932). La malsupra-soraba estas nuntempe parolata de proksimume 12 000 personoj en Malsupra Luzacio, en la ĉirkaŭaĵo de Kotbuso (Cottbus/Chośebuz).
La multjara gimnazia instruisto ekzilita en Frajbergo (Freiberg) laboris de 1875 ĝis 1910, entute 35 jarojn, pri sia vivoverko. Dum la ferioj li ĉiujare migris en Malsupra Luzacio de iu vilaĝo al alia por registri la parolan leksikon de la malsupraj soraboj. Muka intense esploris ĉiujn malnovajn librojn kaj dokumentojn en la malsuprasoraba kaj leksikografie prilaboris la kompletan materialon. La de li eldonita vortaro enhavas la kompletan leksikon de la malsuprasoraba lingvo de ties origino ĝis komenco de la 20-a jarcento, kaj de la skriba lingvo kaj de la ĉiutaga lingvo, kaj de la multnombraj tiam ankoraŭ en la vilaĝoj parolataj kaj pro la forta subpremado de la soraboj nuntempe ne plu vivantaj dialektoj kaj de la plej malnovaj malsupra-sorabaj dokumentoj.
Al ĉiu malsupra-soraba vorto Muka aldonis la koncernajn ekvivalentojn en la supra-soraba, pola, ĉeĥa, kaŝuba (slava lingvo parolata de maksimume 150 000 personoj okcidente de Gdansko) kaj polaba (slava lingvo parolata Ĝis komenco de la 18-a jarcento en la ĉirkaŭaĵo de Dannenberg, en la regionoj Wendland kaj Drawehn en Malsupra Saksio). La trivoluma verko kun entute 2560 paĝoj, kiu aperis en 1911 kaj 1915 en Sankt-Peterburgo kaj en 1926 en Prago, estas la unua kompara vortaro de la okcident-slavaj lingvoj. Ĝi nun reaperas kiel reprintaĵo en la eldonejo Domowina en Budiso (Bautzen/Budyšin). Je aĉeto de ĉiuj tri volumoj de la ege valora eldonaĵo ĝis la 31-a de decembro 2008 la eldonejo ofertas subskripcian prezon de sume 76 eŭroj. Poste la kompleta prezo sumiĝos je 95 eŭroj.
(redaktion@serbske-nowiny.de, www.serbske-nowiny.de)


Esperanto-Zentrum "Marie Hankel" "Sächsisches Esperanto-Archiv"
Die Bildserie ist mit dem Gemälde von Dr. H. Arnhold jetzt abgeschlossen. Die früheren Gemälde zeigen "La kvaro por la kvara", Dr. Steche (DEB-Vorsitzender), Prof. Dr. Dietterle (Direktor vom Deutschen Esperanto-Institut) und "La gepatroj de Esperanto: Zamenhofs".
Das Esperanto-Zentrum "Marie Hankel" hat Literaturgeschenke aus Aalen und Berlin erhalten.
Kontaktadresse: ez_mh@web.de; 0351-2030815 (Dr. Wolfgang M. Schwarz)


Vizitu
www.liberafolio.org - www.uea.org - www.eventeo.net - www.herzberg.de
www.esperantoland.de - www.esperanto.de - http://turneoj.wikispaces.com/Cossavella+2008
www.kafejo.de - http://webseite.riesa-efau.de


Vegetaranoj ricevis lecionon pri Esperanto
Centjariĝon ne nur por UEA (Universala Esperanto-Asocio), sed ankaŭ por TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio) kaj IVU (International Vegetarian Union). Esperantistoj aktive partoprenis la mondan vegetaranan kongreson en Dresdeno kaj prezentis Esperanton per tutsemajna budo, du prelegoj kaj Esperanto-kurseto.
De la 27-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 okazis en Dresdeno la 38-a Internacia Vegetarana Kongreso, organizita de International Vegetarian Union (Internacia Vegetarana Unuiĝo - IVU). Same kiel Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, IVU festis sian centjariĝon. Ĉeestis entute pli ol 600 vegetaranoj kaj veganoj el pli ol 30 landoj.
Nome de TEVA, aktive partoprenis tri el ĝiaj estraranoj: Christopher Fettes, prezidanto, Francesco Maurelli, vicprezidanto, kaj Heidi Goes, sekretario. Inter la dekoj da prelegoj pri ĉiuspecaj aspektoj de vegetaranismo, kiuj okazis dum la kongreso, estis ankaŭ du rilataj al Esperanto.
La 28-an de julio, Christopher Fettes parolis pri internacia amikeco inter vegetaranaj familioj pere de Esperanto, kaj montris fotojn pri internaciaj Esperanto-renkontiĝoj, kie partoprenis multaj infanoj. Francesco Maurelli, la 1-an de aŭgusto, parolis pri la historiaj kaj ideologiaj ligoj inter la vegetarana kaj Esperanta movadoj.
La vegetaranoj miris pri tio, ke la esperantistoj multe kontribuis al la fondiĝo de la Internacia Vegetarana Unuiĝo. Fakte la vegetaranoj, antaŭ 100 jaroj, decidis kunveni en Dresdeno por fondi sian unuiĝon ĝuste pro tio, ke la esperantistoj jam planis tie okazigi la kvaran Universalan Kongreson. Ambaŭ prelegoj allogis dekkelk partoprenantojn, kaj inter ili pluraj petis pli da informoj aŭ starigis demandojn, kiuj montris sinceran interesiĝon. Anonciĝis kurseto pri Esperanto, kiu okazis ĉiutagmezon dum la kvar sekvaj kongrestagoj.
Partoprenis la lecionojn homoj el diversaj landoj (Germanio, Usono, Aŭstrio, Barato, Britio...) kaj aĝkategorioj. Dum la tuta kongressemajno, TEVA havis budon, kiu montris Esperantajn tradukojn de famaj verkoj kaj komiksoj, originalan literaturon kaj germanlingvajn informfoliojn pri Esperanto.
Du esperantistoj el Dresdeno kelkfoje vizitis la budon kaj kundeĵoris. Kelkfoje homoj tiom entuziasmiĝis, ke ili tuj surloke komencis lerni la lingvon. Ni sukcesis montri al la kongresanoj, ke Esperanto daŭre ekzistas kaj nia amikema sinteno rezultis en multaj bonaj kontaktoj. Sed ne nur tio: kelkaj el ili serioze pripensas partopreni en la venonta Universala Kongreso! Fotoj de la kongreso videblas ĉe www.ivu.org/teva kaj ĉe http://www.ivu.org/congress/2008/photos
Francesco Maurelli kaj Heidi Goes


Pri la venonta Internacia Esperanto Seminario en Zöblitz
Ekde ĉirkaŭ 2 jaroj Wolfram Rohloff loĝas en la urbeto Zöblitz inter Chemnitz kaj Chomutovv,7 kilometrojn oriente de Marienberg. Ĝi ne situas malproksime de la ĉeĥ-germana limo. Tiel li jam de longe povis rimarki, ke bedaŭrinde inter germanoj kaj ĉeĥoj en la Ercmontara regiono estas tre malmultaj kontaktoj. Nun kelkaj Dresdenaj esperantistoj kaj li volas inviti vin al kunlaboro por venontjara Esperanto-renkontiĝo. Tiu aranĝo okazos inter la 26-a kaj 28-a de junio 2009 en Ansprung, Zöblitz-a urboparto. Ne hezitu partopreni kaj kontribui al tiu aranĝo.
Ni proponas la temon: "tabuo". Estas ja multaj tabuoj en nia moderna socio, inter la diversaj nacioj k.t.p. Foje la tabuoj helpas, foje ili malhelpas al nia vivo. Dum mia laboro - mi estas luterana pastoro - mi ekzemple ofte konfrontiĝas kun la tabuo paroli kun malsanaj parencoj kaj amikoj pri la verŝajne baldaŭa morto. Jam nun ni havas kelkajn proponojn pri la tema programo.
Krom la tema programo, okazos ankaŭ distra programo, ekzemple ekskurso al minejo en najbara vilaĝo Pobershau, kunveno de la germana KELI-sekcio, ekskurso al vilaĝo Mauersberg, ekumena diservo...
Ni volas inviti vin al kunlaboro en la tema aŭ distra programo. Ĉu vi povus prepari prelegon? Ĉu vi havas specialan hobion? Ĉu vi havas bonan ideon por la semajnfino? Aŭ ĉu ni forgesis gravan aferon?
Bonvolu reagi ĉe: Wolfram Rohloff, Markt 82, 09517 Zöblitz, Germanio, ++49/37363/4423; fakse: 4404; rete: elisabeth.rohloff@web.de


Neue Töne im Hause Rohloff
Wir freuen uns über die Geburt von Theodora Etta in der Familie von Elisabeth und Wolfram Rohloff. Sie wurde am 6. Oktober 2008 um 8.19 Uhr in Zschopau mit einem Gewicht von 3110 Gramm und einer Länge von 53 Zentimetern geboren. Der kleinen Theodora Etta Rohloff wünschen wir ein glückliches und erfülltes langes Leben.


Citaĵoj
Das Gewissen ist wie wenn man gekitzelt wird; es gibt Leute, die spüren es, und Leute, die spüren es nicht. (Sprichwort aus dem Piemont)
La konscienco estas kiel tiklado; estas homoj, kiuj ĝin sentas, kaj homoj, kiuj ĝin ne sentas. (proverbo el Piemonto)
"Kvankam uzado de Esperanto estus per si mem demokratia, klopodo trudi ĝin estas esence maldemokratia. La finvenkismo forlogas niajn samideanojn de la uzado de Esperanto al ĝia nura propagando." (Miroslav Malovec, ESPERANTO, 1996, 10, p. 176)
"Per uzado de Esperanto ni kreas duan identecon, kiun neniam kreos simile studantoj de naciaj lingvoj pro ties malfacileco kaj do nepovo ekposedi libere ajnan lingvon. (....) Ju pli da nacilingva parolo ene de Esperanto-kolektivo, aŭ ĉirkaŭe, do aŭdebla, des malpli forta estas la Esperanto-etoso. Ĉi-tie rolas fajnaj energioj, kiujn ne ankoraŭ agnoskas la scienco, sed, jes ja, apartaj sciencistoj eĉ mezuras la energiojn. (....) ankaŭ pro tio la plej sukcesaj Esperanto-kursoj evidentiĝas la Ĉe-kaj rekt-metodaj, kiam dum la instruado oni tute ne aplikas la nacian lingvon. (....) Laŭ mi finvenkismo estas strebo devigi/persvadi registarojn, kiuj igu siajn landanojn (lernejanojn) devige lerni Esperanton. Nenion pli mallogikan eblas elpensi en la nuna mondo." (Anatolo Gonĉarov, LITERATURA FOIRO, 2008, n-ro 235, p. 274)


Vizitu
Por lerni Esperanton: www.lernu.net
Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm
Interkultura Centro Herzberg: http://esperanto-urbo.eu - http://ic-herzberg.de - http://esperanto-zentrum.de
www.lernu.net - www.edukado.net - www.eventoj.hu - www.esperanto.koszalin.pl
www.esperanto-dresden.de - www.esperanto.net - www.esperanto.de
www.esperanto-panorama.net - www.e-d-e.org - www.e-d-e.eu


El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post marto 2008, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume 179 librojn, nome donace:
107 de Paul String el Dresden
39 de Detlev Blanke el Berlin
29 de Petra Richter el Görlitz
2 de Günter Dörr el Sankt Egidien
1 de Markus Hesse el Dresden
1 de Eberhard Scholz el Berlin
La Saksa Esperanto-Biblioteko nun ampleksas 4060 librojn. Tiuj libroj estas propraĵo de la Saksa Esperanto-Asocio kaj estas senpage pruntepreneblaj laŭ regularo decidita en 2001 en Kemnico (Chemnitz). Vizithoroj de la biblioteko okazas laŭ telefona aŭ reta interkonsento: 0351-2682735 aŭ glizje@aol.com


El leteroj al la redakcio
Dankinde mi hodiaŭ ricevis la VERDAN SAKSOFONON 21. Tre bona! Helga Lorenz (Dresden)
Ni kore gratulas okaze de la 4000a libro en la granda Saksa Kolekto. Petro, Zsofia, Marika (Herzberg am Harz)


In eigener Sache
Sie erhalten das Informationsblatt für alle Esperanto-Freunde und Esperanto-Interessierte zwischen Lausitzer Neiße und Weißer Elster, zwischen Erzgebirge und Dübener Heide. Es erscheint vier Mal jährlich und informiert über das Leben und die Kultur der internationalen Sprache Esperanto in Sachsen, soweit die Redaktion selber schriftlich informiert wurde. Jeder Artikel ist bei der Redaktion willkommen: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden oder glizje@aol.com. Das Jahresabo (4 Nummern zu mindestens 12 Seiten) für 2009 kostet 7 Euro. Für das Jahr 2008 haben neu abonniert (Spender und Aboschenker werden fett gedruckt und hiermit von der Redaktion besonders bedankt): Bolle, Blanke, Karbe, Matvijchyne, Sieber, Wernerr, Wirges, Dietze-Lehmann, Gropp, Gersonde, Riedel, Langerr. Für das Jahr 2009 haben schon abonniert: Schiffer, Gersonde, Dietze-Lehmann, Haupt, Haumerr, Schweizerr. Für Nicht-Deutsche und Jugendliche ist das Abo (allerdings ohne die einsprachige sächsischbretonische Nummer VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO) kostenlos. Abonnenten, Aboschenker und Spender helfen uns zum Weitermachen. Beiträge sind auf das folgende Konto zu überweisen: Benoît Philippe, Kto.: 4120780231, BLZ 850 503 00, Ostsächsische Sparkasse Dresden. ältere Nummern von VERDA SAKSOFONO finden Sie im Internet unter esperanto-dresden.de. Mit freundlichen Grüßen, Benoît Philippe und Steffen Eitner. Nächster Redaktionsschluss: 6. Februar 2009

Aa Bb Cc Ĉĉ Dd Ee Ff Gg ĜĝHh Ĥĥ Ii Jj Ĵĵ Kk Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ Tt Uu Ŭŭ Vv Zz