Norbert Karbe erhält den Ehrenamtspreis der Stadt Pirna
Kandidatoj por la Premio Ada Sikorska sercataj
La germana lingvo agonias en francaj lernejoj
Vizitu
Invito al semajna lingva seminario en Skokovy (CZ)
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
Bunte Republik Neustadt 2008
Koncize
La franca lingvo agonias en la Europa Komisiono en Bruselo
Esperanto-eventoj en Saksio au proksime ne aperintaj en VS-19
Dua parto de la dokumento "Kutimoj de la soraboj"
VENKITA EMBARASO
In eigener Sache
Norbert Karbe erhält den Ehrenamtspreis der Stadt Pirna
Zum gemeinsamen Neujahrsempfang am 4. Januar 2008 wurden erstmals in der Stadt Pirna vier Ehrenamtliche mit dem Ehrenamtspreis für ihr besonderes Engagement gewürdigt.
Zu dem Treffen waren 350 Gäste aus Wirtschaft, Politik und Gesellschaft geladen. Den Ehrenamtspreis im Bereich Kultur erhielt Norbert Karbe, Vorsitzender des Esperanto-Vereins Sächsische Schweiz e.V. (seit 1998), Geschäftsführer des Sächsischen Esperanto-Bundes (seit 1994) und Mitglied im Esperanto-Weltbund UEA und im Deutschen Esperanto-Bund. In der Laudatio der Stadt Pirna heißt es: "Seit Anfang der 70er Jahre engagierte sich Norbert Karbe in der Esperanto-Bewegung. Er ist der Motor der derzeit aktivsten Esperantogruppe in Sachsen und setzt damit eine über 100-jährige Tradition in Pirna kontinuierlich fort. Durch seine intensiven internationalen Beziehungen, besonders nach Tschechien und Polen, trägt er zur Förderung des Bekanntheitsgrades der Region auf internationaler Ebene bei."
Der Sächsische Esperanto-Bund gratuliert Norbert Karbe für die Vielzahl und Intensität seines unermüdlichen Engagements für eine internationale Verständigung - ohne Heimvorteil für jene, die ihre Muttersprache als internationales Verständigungsmittel aufzwingen.
Kandidatoj por la Premio Ada Sikorska serĉataj
La lokaj, naciaj, internaciaj kaj fakaj Esperanto-Asocioj, same kiel la individuaj esperantistoj en la tuta mondo estas petataj proponi kandidatojn por la Premio Ada Sikorska, aljuĝota en Salou dum la 16-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo, 4-11an de oktobro 2008 (http://personales.ya.com/semajno).
La Premio estis kreita antaŭ tri jaroj memore al Ada Sikorska, kiu sindediĉe dum 34 jaroj laboris por Esperanto kaj ĝis sia morto redaktis la tiaman sendependan gazeton HEROLDO DE ESPERANTO. La Premio estas destinita al esperantistoj, kiuj aparte distingiĝis pro sia valora kaj meritplena agado favore al la Internacia Lingvo Esperanto.
La Premio konsistos el medalo kaj diplomo, sur kiu, krom la nomo de la Internacia Esperanto-Semajno, aperos reliefa bildo de Ada Sikorska Fighiera kaj dorse la gravurita nomo de la premiito, dato kaj loko de la Semajno.
Proponoj atingu, antaŭ la 15-a de aŭgusto 2008, la prezidanton de la Premia Komitato:
G.C. Fighiera, Via Sandre 15, 10078 Venaria Reale (To), Italio. Rete: gincarlo.fighiera@libero.it
La germana lingvo agonias en francaj lernejoj
En Francio, dum la angla lingvo aŭdiĝas ĉie en la radio, en la televido kaj eĉ en la franca lingvo, la germana lingvo aŭdiĝas nenie. Por multaj francoj, la germana lingvo estas lingvo kruda, malmilda, maldelikata, aspra, raspa, rigida, boja, se ne paroli pri tradiciaj asocioj de ideoj pri milito aŭ naziismo. El tio rezultas, ke la nombro de la lernantoj de la germana lingvo en Francio malaltiĝis je 30 % dum la lastaj dek La germana lingvo agonias en francaj lernejoj jaroj. Dum en 1995 ankoraŭ 22,9 % de la lernejanoj en Francio lernis la germanan, en 2005 nur 15,5 % lernis ĝin. Antaŭvideblas, ke baldaŭ francoj tute ne plu interesiĝos pri la germana - parte ankaŭ pro tio ke germanoj lernas alparoli ĉiajn negermanojn en la angla lingvo, kies serioza lernado - pro manko de tempo kaj de energio - ne permesas al la plej multaj francoj lernadon de aliaj lingvoj.
Vizitu
Por lerni Esperanton: www.lernu.net
Kolekto por Planlingvoj de la Austria Nacia Biblioteko:
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm
Interkultura Centro Herzberg: http://esperanto-urbo.eu http://ic-herzberg.de http://esperanto-zentrum.de
www.lernu.net www.edukado.net www.eventoj.hu www.esperanto.koszalin.pl
www.esperanto-dresden.de www.esperanto.net www.esperanto.de www.esperanto-panorama.net
www.bebe-dresden.de (unter der Rubrik: "AGs" links)
Invito al semajna lingva seminario en Skokovy (CZ)
Invito al semajna lingva seminario en pensiono ESPERO, en vilaĝeto Skokovy (distrikto Mladá Boleslav) proksimume 75 km nordoriente de Prago, de la 14-a gis la 21-a de aprilo 2008.
Kiel vi trovos pensionon ESPERO?
Aŭtomobile vi facile trovos la lokon laŭ la mapo.
Trajne la pensiono estas plej bone atingebla el Praha-Hlavni nadrazi direkte al Turnov, tra Neratovice, Vetaty, Mladá Boleslav, Bakov, Mnichovo Hradite;, ĝis Loukov u Mnichova Hradite. La plej multaj esperantistoj kutime vojaĝas el Prago (la horaro povas iomete ŝanĝiĝi) ĉirkaŭ la 11.30 horo al Loukov u Mnichova Hradite. En Loukov antaŭ la stacidomo estas haltejo de buso en la sama direkto, kiel alvenis la trajno. Ĝi trafikas ĝis la haltejo Zehrov. Vilaĝo Zehrov apudas vilaĝeton Skokovy kaj indikilo klare direktos vin al pensiono ESPERO, kiu estas 500 m proksime. Se vi estas en Loukov kaj estas problemoj, telefonu: (00420) 326 789 505. Ni helpos al vi.
Kia estos la programo?
7.30 h Agrabla gimnastiko en manĝejo - 8.00 h Matenmanĝo - 9.00 h - 12.00 h Instruado en grupoj
12.00 h Tagmanĝo - 13.00 h Promenoj, ekskursoj, libera tempo... - 16.00 h Satokupoj, manlaboroj, kantado...
18.00 h Vespermanĝo - 20.00 h Prelegoj, diskutoj, rakontado, videofilmoj, lumbildoj, ludoj,
babilado, frandado...
Vi povos elekti programerojn lauŭ vetero, gusto, tempo, lingvoscio, ktp. Vi povos peti dieton. Memoru, ke ni atendos vian prezentadon dum la sabata vespero por gajigi la etoson. Amike atendas viajn demandojn, proponojn, plendojn kaj konsilojn:
Jindrika Drahotová Sadova 745/36 CZ-293 01 Mlada Boleslav
Telefone: 00420-326731845, vespere: 00420-720652320 Rete: drahotovaesperanto@seznam.cz
www.mlboleslav.cz/esperanto www.sweb.cz/espero.skokovy www.volny.cz/aeh-ikeh
Ĉambroj 3-4-litaj kun lavujo, duŝejoj kaj necesejoj en koridoro, agrabla klubejo kaj kafejo, gimnastikejo, granda manĝejo, proksima arbaro, turistikaj vojetoj, bonkoraj homoj...
Kia prezo? Modesta kiel la medio. Oni pagas surloke po 340,- CZK tage. Partoprenkotizo: 150 CZK (1 EUR = 27 CZK)
Jindrika Drahotová (Mladá Boleslav)
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post decembro 2007, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume 2 librojn, nome donace:
- 2 de Wolfgang Schwarz el Dresden
La Saksa Esperanto-Biblioteko nun ampleksas 3881 librojn. Vizithoroj de la biblioteko okazas lau telefona au reta interkonsento: 0351-2682735 au glizje@aol.com
Bunte Republik Neustadt 2008
Seit Ende der 90er Jahre gab es mehrfach Beteiligungen einiger Esperantisten an der Bunten Republik Neustadt. Mal war es eine Gruppe, mal nur ein Einzelner. Zusammensetzung, Qualität und Quantität waren unterschiedlich. Im Osten der BRD gibt es nicht allzuviele solch bunter Stadtteile wie die Dresdner Neustadt. Nicht automatisch kann von den Jugendlichen erwartet werden, daß sie mit wehenden Fahnen auf Esperanto zugehen, sind sie doch auch nur Produkt der Gesellschaft.
Trotzdem ist das Klima hier so prima, daß in einem kleinen Bereich des Lutherplatzes zu einer günstigen Tageszeit auch "Nachdenkens-Werte" vermittelbar sind. Diese Chance ist zu nutzen! Ziemlich sicher ist die kleine Variante (ab einer Person), doch wenn alles realisiert wird, was angedacht ist, dann wird es einen Stand geben mit Informationsmaterial, Informationspersonal, mit sichtbarer Werbung und möglicherweise auch in hörbarer Form!
Da ich einen Trommelkurs besuche und dagegen bei der letzten BRN eine gewisse Lautlosigkeit unseres Standes erfuhr, veruche ich, diese Komponenten zu verbinden. So wird für eine Zeit auch unmittelbar diese Lebendigkeit ausgestrahlt werden. Nun müssen alle Beteiligten wollen, an der Aktion festhalten und das Wetter mitspielen, dann kann der Erfolg nur noch größer werden, als in den letzten Jahren.
Steffen Eitner
Koncize
+++ Dresden / Dresdeno.
Kadre de la Erich-Kästner-muzefestivalo (de la 22-a ĝis 29-a de februaro) kun la temo "Tutmondeco. Lingvopejzagoj kaj kulturbildoj", dro Wolfgang Schwarz prelegis pri la temo "La espero mortas la lasta. Cu Europa Unio povas plu arogi al si blokadi Esperanton?"
Im Rahmen des Erich-Kästner-Museumsfestivals (22. bis 29. Februar) zum Thema "Globalität. Sprachlandschaften und Kulturbilder" sprach Dr. Wolfgang Schwarz über das Thema "Die Hoffnung stirbt zuletzt. Kann sich die Europäische Union die Blockade von Esperanto noch leisten?"
+++ Potsdam / Potsdamo.
Entrajnaj kaj en stacidomaj komunikoj en la dulingva Luzacio ankaŭ estonteneo kazos en la soraba lingvo. Ĉi-rilatan postulon de la Verduloj en Brandenburgio rifuzis la Germana Fervojo. La Fervojo hipokrite motivis tion per la pretendo ke en la pasinteco komunikoj en la angla kaj en la pola pruviĝis maltaŭugaj.
Zug- und Bahnhofsansagen in der zweisprachigen Lausitz wird es auch künftig nicht in sorbischer Sprache geben. Eine entsprechende Forderung der Brandenburger Grünen hat die Deutsche Bahn AG abschlägig beschieden. Die Bahn begründete das scheinheilig mit der Behauptung, dass sich Ansagen in englischer und polnischer Sprache in der Vergangenheit nicht bewährt hätten.
+++ Dresden / Dresdeno.
La kvara numero de VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO havos jenan temon: "Esperanto en la servo de mia hobio". Legantoj de VERDA SAKSOFONO, bonvolu sendi viajn kontribuaĵojn pri ĉi tiu temo al la retadreso: glizje@aol.com, aŭ, se ne eblas, per poŝto al: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden. La verkinto de la plej interesa artikolo ricevos premion!
La franca lingvo agonias en la Europa Komisiono en Bruselo
La Eŭropa Komisiono plirapidigas sian drivadon al la angla lingvo. Dum malpli ol dek jaroj, la franca fariĝis minoritata lingvo en la EUekzekutivo, se konsideri ke nur 14 % de la dokumentoj estas ankoraŭ redaktataj en la franca (kaj tiu procento plu malpliiĝas). De kiam la por tugalo José Manuel Durão Barroso prezidas la Komisionon, preskaŭ la kompleta informado kaj komunikado eksteren okazas en la angla. Malgraŭ la skribe ne fiksita regulo pri ekvilibro inter la nacioj, la sekcio de la proparolantoj, estrata de la germano Johannes Laitenberger, fariĝis vera bastiono de la angla lingvo. Inter la 36 proparolantoj, 9 estas britoj kaj 4 irlandanoj, do triono estas "English native speaker"! Krome ĉi tiuj ne okupas postenojn du arangajn, male (pri konkurenco, komerco, agrikulturo ktp.).
Jean Quatremer (tradukita el la franca gazeto "Libération", 7.1.2008)
Esperanto-eventoj en Saksio au proksime
ne aperintaj en VS-19
14.-20.aprilo.08, Skokovy (CZ): lingva seminario. Inf.: drahotovaesperanto@seznam.cz au poste: Jindrika Drahotová, Sadova 745/36, CZ-29301 Mladá Boleslav
27.aprilo.08, Pirna: deka datreveno de la fondo de la Esperanto-Asocio "Saksa Svisio".
La ĉefa parto okazos sur privata dizel-ŝipo startonta 9:00 h en Pirna, veturonta ĝis Hrensko (CZ) kaj reen, alvenonta 17:00 h en Pirna. La loka televido de Pirna ĉeestos por fari filmon poste videblan dum tuta semajno por 45 000 personoj. La festo estos daŭrigata en la restoracio "Zum Kartoffelsack" (Lange Str. 22) en Pirna. La estraro klopodas pri kulturaj programeroj - kaj sur la ŝipo kaj en la restoracio, sed ankaŭ kontribuoj de gastoj estas tre bonvenaj. Kiu deziras partopreni, bonvole informu kiel eble plej frue: nokosaksio@tiscali.de aŭ poŝte: Norbert Karbe, Dr.-Otto-Nuschke-Str. 12, DE-01796 Pirna aŭ telefone: 03501-773232. Partoprenemuloj poste ricevos detalan aliĝilon.
21.-23.novembro.08, Berlin: 18. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V. im Karl Renner Haus der Naturfreunde Deutschlands LV Berlin e.V., 12205 Berlin, Ringstr. 76. Schwerpunktthema: "Esperanto und andere Sprachen im Vergleich". Die Teilnahme an der Veranstaltung steht wie immer auch interessierten Nichtmitgliedern offen. Inf.: www.interlinguistik-gil.de
Dresden / Dresdeno: Pri Saksa Esperanto-Arkivo kaj "Esperanto-Zentrum M. Hankel" donas informojn Wolfgang Schwarz (ez_mh@web.de). Kie kaj kiam la Dresdena Esperanto-Grupo kunvenos, oni povas demandi per telefono äe familio Schwarz (0351-2030815) aŭ ce Dietmar Otto (0351-2752443).
Leipzig / Lepsiko: Ĉiun duan (paran) monaton la trian vendredon post la 19-a horo okazas Esperanto-renkontiĝo por junaj homoj kaj tiuj, kiuj ankoraŭ sentas sin junaj, en la lokalo "Stern des Südens" (Karl-Liebknecht-Str./Steinstr.). Pri la aranĝoj donas informojn Alida Kaplick (kaplida@hotmail.com aŭ 0341-2315645 au 0178-5458829).
Pri "Esperanto-Gruppe Leipzig" donas informojn Werner Geidel (0341-4118577).
Chemnitz / Kemnico: Pri "Esperanto-Gruppe Chemnitz" donas informojn Julia Hell (juliahell@hotmail.com).
Görlitz / Gorlico: Kontaktadreso: Petra Richter (0179-1677759 au 03581-418141).
Pirna / Pirno: Pri Esperanto-Asocio "Saksa Svisio" donas informojn Norbert Karbe (nokosaksio@tiscali.de).
Dua parto de la dokumento "Kutimoj de la soraboj"
(La unua parto aperis en VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO N-ro 2, Junio 2006)
La bruligado de sorĉistinoj
La bruligado de sorĉistinoj en la Valpurga nokto (1) estas tre populara kutimo. La sorĉistino kiel simbolo de ĉio malnova kaj malbona estas bruligata sur granda stako da lignaj branĉoj. Sur fiksita loko ĉerande de la vilaĝo konsiderinda stako kreskas, precipe dum la printempa purigado. Dum la tagoj antaŭ la 30-a de aprilo la junuloj kolektas pli multe da brulaĵoj kaj gardas la stakon, por ke ĝi ne estu antaŭtempe ekbruligata de junuloj de najbaraj vilaĝoj. Antaŭtempa nokta forbruligado estas rigardata kiel honto por la tuta vilaĝo.
Dum krepuskiĝo la vilaĝanoj renkontiĝas ce la sorĉistina stako. En multaj vilaĝoj okazas komuna lampiona procesio kun akompano de blovinstrumenta muziko. Lastatempe oni ofte starigas tendegon, en kiu oni vendas kolbasetojn kaj bieron. La vilaĝanoj festas per la bruligado de sorĉistinoj la al venon de la printempo.
La starigo kaj jetado de la majarbo
La majarbo estas starigata plej ofte dum la tago de la bruligado de sorĉistinoj aŭ dum la sekva tago sur vilaĝa placo aŭ sur spor tplaco. Ĝi estas trunko ĉirkau 30 m longa, kiu estas antaŭe ĉirkŭvolvata per girlandoj. Ĝian pinton formas juna betulo ornamita per buntaj rubandoj.
La majarbo estas rigardata kiel simbolo de fekundeco kaj kresko. Tial ĝi estu kiel eble plej alta kaj devas esti strikte gardata. Se ĝi estas faligata antaĝtempe, majarbo ne rajtas esti starigata en la vilaĝo dum la sekvaj sep jaroj.
Dum unu el la sekvaj semajnfinoj la majarba ĵetado okazas. La junuloj de la vilago iras pare kun akompano de muziko al la festplaco. Spektemaj vilaĝanoj formas spaliron. Poste tradiciaj popoldancoj estas prezentataj sub la majarbo. Post tio la junuloj elfosas la majarbon. Tuj kiam ĝi ŝanceliĝas kaj falas, la junuloj vetkuras ĉirkaŭ la majarban pinton. En ĉiu vilaĝo la venkanto estas eltrovata iomete alie. La venkinto nomiĝas "majski kral", majreĝo. Inter la knabinoj li elektas sian majreĝinon. Poste estas honora rondiro, kaj la junuloj de la vilaĝo iras al gastejo por danci.
En Malsupra Luzacio la pompe ornamita majarbo, la "majski bom", estas faligata ofte je Sankta Johano kaj poste aŭkciata.
La Johana rajdado
Dum pasintaj tempoj la homoj kredis, ke la nokto de Sankta Johano posedas miraklofarajn kurac ajn for tojn. Precipe ĉirkaŭ la somera solstico multaj herboj promesis plej grandan kuracan efikon. Surbaze de tio estiĝis la kutimo de la Johana rajdado. Ankoraŭ ĝis la mezo de la 19-a jarcento ĝi estis celebrata en pluraj lokoj de Malsupra Luzacio. Hodiaŭ oni flegas ĝin nur en la vilaĝo Casel (Kozle), okcidente de Drebkau (Drjowk; prononcu: drjouk).
Por tradicia societo speciale fondita por tio estas organizanto kaj aranĝanto de la festo, kiu ĉiujare okazas iun dimanĉon ĉirkaŭ la 24-a de junio. En la centro de la kutimo staras la figuro "Jan" aŭ "Johano", kiu simbolas la kreskospiriton.
La preparoj estas tre ampleksaj. Miloj da cejanoj estas plukat aj sabaton vespere por plekti longajn ĉirojn pere de ili dimanĉon matene.
Tasko de la vilaĝaj junuloj estas havigi ankoraŭ fermitajn florojn de nimfeoj por la krono de Johano dum la dimanĉa matena krepusko. Al la pompa kapornamo ĉiuj vilaĝanoj kontribuas per ĝardenaj floroj. Dimanĉon ĉirkaŭ tagmezo la knabinoj vestas la Johanon. Unue ili kudras la ĉirojn al lia vestaĵo, poste la granda krono estas surmetata al li.
Posttagmezon dek du junuloj rajdas kun la Johano de la gastejo al la festoplaco. Antaŭ la rajdantoj la knabinoj paŝas en siaj festotagaj vestaĵoj kaj portas duan kronon, kiun ili transdonos al la Johano vespere dum la honora dancado. Blovorkestro akompanas la procesion de la junuloj. Multaj spektemuloj kunvenas sur la festoplaco. Nun la Johana rajdado komenciĝas. La dek du junuloj simbolas la dek du monatojn. Kiel unua ĉiam la Johano rajdas. Dum ĉiu galopo du akompanantoj eksiĝas. Finfine la Johano nur sola rajdas. Nur nun bravaj spektantoj sukcesas haltigi la Johanon kaj forŝiri florojn aŭ plektaĵojn de li. La floroj estos sekigataj kaj hejme konservataj. Ili alportu feliĉon ĝis la venonta jaro. Per muziko kaj dancado finiĝas la Johana rajdado.
Rikoltaj kutimoj
La rikolta sezono estis la plej grava periodo por la kamparanoj dum la paso de la jaro. Dum la grenrikoltado la kamparanoj kaj la servistaro faris tre penigan laboron. Ĝojo kaj dankemo estis grandaj, se la greno povis esti kolektita seka kaj sen perdo.
En la pasinteco la homoj kredis je demonoj de kresko kaj fekundeco. Ili supozis, ke la senforta kreskospirito fuĝas en la figuro de maljuna virkoko, sorabe "kokot", en la lastan garbon je la fino de la somero. Por ke la kadukeco de la kreskospirito ne transiĝu en la naturon, oni mortigis virkokon je la fino de la rikolto.
En Malsupra Luzacio oni celebras rikolto kutimojn ĝis hodiaŭ kiel dimanĉan vilaĝofeston. La junuloj organizas kaj aranĝas ilin laŭ tradicia maniero. La elekto de la limdatoj ofte dependas de la konsento de la blovorkestro, kiu posttagmeze akompanas la feston per muziko. La knabinoj de la vilaĝo vestiĝas per siaj festaj dancokostumoj.
La virkoka senplumigo
Ankaŭ la virkoka senplumigo estas ŝatata kutimo en Malsupra Luzacio. Sur finrikoltita kampo la vilaĝaj gejunuloj starigas grandan pordegon, ĉirkaŭvolvitan per ĉiroj el kverkfolioj. Al la transversa trabo ili ligas mortan virkokon, kies kapo pendas malsupren. La kapo kaj ambaŭ flugiloj estas entranĉitaj, por ke ili facile disiĝu dum la forŝirado.
Poste la junuloj rajdas en rapida galopo tra la pordego kaj provas, sin rektigante, forŝiri la kapon aŭ la flugilojn de la besto. Tiu, kiu sukcesas kapti la kapon, estos honorata kiel reĝo. La dua kaj la tria fariĝas la junuloj, kiuj kaptas unu el la du flugiloj. La venkintojn kaj ankaŭ iliajn ĉevalojn oni honoras per grandaj florkronoj el kverkfolioj. La lertaj knaboj poste elektas inter la knabinoj sian dancpartnerinon por la honora dancrondo.
Samtempe la knabinoj faras ludojn de lerteco kiel ekzemple la "ĉarpuŝadon de ranoj kaj fraŭloj" aŭ "ovo kuradon" por eltrovi la rikoltreĝinon. La venkintino ankaŭ ricevas florkronon. La tago finiĝas per vespera dancado.
La mortbatado de virkoko
La mortbatado de virkoko apartenas al la plej malnovaj rikoltokutimoj. Ĝis la 17-a jarcento la virkoko estis mortbatata per draŝilo. Hodiaŭ oni flegas tiun kutimon nur en kelkaj vilaĝoj de Malsupra Luzacio laŭ simbola formo. Vira virkoko estas enfermita en malgranda tertruo, kiu estas kovrita per tabuloj. Sur tio estas renversita poto. La knaboj devas trafi la poton per draŝilo. Ĉe tio iliaj okuloj estas benditaj. Ciu disponas tri batojn. Tiu, kiu sukcesas fari tion plej bone, fariĝas "kral", tio signifas reĝo. Sian reĝinon la venkinto elektas kun benditaj okuloj el la grupo de la rondodancantaj knabinoj.
Laŭ malnova moro la virkoko ricevas poste la liberecon kaj la knaboj devas provi kapti ĝin per nura mano. Vespere oni aŭkcias ĝin kaj finfine ĝi venas en la kuirpoton.
Vintraj kutimoj
Dum la malfrua aŭtuno kaj dum la vintro la kampolaboro haltis. La longaj, malhelaj vesperoj permesis iomete pli multe da trankvilo kaj societemo. Por la kamparano kaj la servistaro estis malgraŭ tio serio da devigoj kiel ekzemple draŝi grenon, dehaki lignon, maldensigi arbojn, haki brullignon, ripari ilaron, plekti korbojn kaj ligi balailojn.
La kamparanino tamen faris hejmlaborojn, ekzemple ŝpini, teksi, triki, kudri kaj - kune kun la najbarinoj - senbarbigi plumojn. Kulmino de la mastruma jaro estis la hejma buĉado. Al la buĉado de porkoj la vilaĝaj gejunuloj kunvenis por peti kantante pri kolbaso. La infanoj havis dum la vintra sezono pli multe da tempo por ludi. Krome ili flegis diversajn kutimojn, ĉe kiuj ili ricevis donacojn.
En malmultaj vilaĝoj konserviĝis kelkaj vintraj kutimoj, kiuj estas plenumatajnerimarkate de la publiko. Ili estas nespektaklaj kaj ofte diferencas unu disde la alia aŭ jam ne estas konataj en la najbara vilaĝo. La kutimaro ĉi tie havas klare religian karakteron.
La Martenfesta kantado
La tago de Sankta Marteno (11-a de novembro) enkondukas la vintron. La festo de tiu sanktulo signifis la finon de la mastruma jaro. En la pasinteco tiu tago estis grava limdato por pagado de impostoj kaj interezoj. La farmo devis esti pagata. La tempo de buĉado komenciĝis. El tiu ĉio eble evoluis petiroj. Sankta Marteno fariĝis donacanto por infanoj.
Sankta Marteno estas adorata kiel "episkopo de la malriĉuloj". La Martenfesto estas la memortago por la episkopo Marteno de Turo (Tours en Francio). Laŭ legendo li dividis kiel soldato sian mantelon donante unu duonon de la mantelo al almozulo.
Ankoraŭ hodiaŭ infanoj el la parokoj de Nebelschütz (Njebjelcicy), Ostro (Wotrow), Ralbitz (Ralbicy) kaj Crostwitz (Chróscicy) iras posttagmezon de domo al domo kaj kantas antaŭ la pordo. La infanoj fariĝas ĉiam pli junaj, la donoj laŭ la bonstato pli grandaj. Dum estis en la pasinteco nur unuopaj bombonoj, estas nun tuta saketo. Fruktoj el la ĝardeno cedis al aĉetitaj fruktoj aŭ maĉgumo kaj ĉokolado. El memkudrita saketo fariĝis plastosako.
La mastrino preparas la donojn en granda pelvo, la infanoj de la vilaĝo estas atendataj posttagmezon aŭ fruan vesperon. Oni volonte donas kaj ne parolas pri elspezoj, ĉar "donacado alportas feliĉon kaj benon".
Dum la lastaj jaroj la preĝejo kaj la lernejo pli kaj pli organizas Martenfestajn procesiojn kun prezento de la manteldivido, lanternprocesioj kaj komuna kantado kaj preĝado, en kiuj infanoj kaj gepatroj partoprenas. Ofte la figuro de Sankta Marteno kunrajdas sur ĉevalo.
En la paroĥo de Wittichenau (Kulow) delonge estas kutimo, ke la baptoinfanoj iras al la baptogepatroj porprenisian Marten festan donacon. En antaŭaj tempoj ĉiu baptopatrino donacis du grandajn sespartajn bulkojn, la Martenfestajn bulkojn, kaj krome pomojn aŭ pirojn. Ĉar bulkoj venis sur la tablon nur dimanĉe, Martenfestaj bulkoj estis io sufiĉe eksterordinara por infanoj. Ekde la sepdekaj jaroj de la 20-a jarento oni donas nur unu bulkon sed pli multe da dolĉaĵoj.
Sankta Barbara
Al la plej ŝatataj gesanktuloj apartenas Sankta Barbara. La donacantino Sankta Barbara estis iam multege pli disvastiĝinta en la katolikaj sorabaj vilaĝoj.
Hodiaŭ nur en la paroĥo de Wittichenau (Kulow) la "Borborka", la sankta Barbara, iras en la antaŭvespero de la festo de Sankta Barbara al malgrandaj infanoj. La "Borborka" estas akompanata de du aŭ ankaŭ pluraj strangaj kunuloj, kiuj sorabe nomiĝas "rumpodich" (prononcu: rumpodiĥ) aŭ "rumplich" (prononcu: rumpliĥ).
La "Borborka" estas bonfara kaj silentas. La akompanantaj kunuloj tamen demandas, laŭdas aŭ mallaŭdas la infanojn. La "Borborka" anoncas sian venon per frapado al la fenestro aŭ per mallaŭta sonorigo. La gepatroj bonvenigas ŝin. Ĉiuj preĝas la Patronian. Silente ŝi donacas al ĉiu infano dolĉaĵojn, pomojn kaj nuksojn. Iam la "Borborka" estis vestita per partoj de la festa kostumo de fianĉinfraŭlino. La vizaĝo estis vualita kaj sur la kapo ŝi portis kronon de fianĉinfraŭlino. Sur la dorso estis du memfaritaj flugiloj, sur la brusto la perlo-reto de la fraŭlina kostumo briletis. Al unu el la fingroj, kiuj estis en blankaj gantoj, trembrilanta ringo estis ŝovita kaj la laĉoŝuojn oraj bantoj ornamis. Tiom da brilo kaj pompo povis porti nur ĉiela estaĵo.
La pli bonstataj kamparanoj donis al la "Borborka" donacojn por la infanoj de siaj taglaboristoj kaj sendis ŝin al ili.
Sankta Nikolao
En la antaŭvespero de la 6-a de decembro Sankta Nikolao venas en akompano de du aŭ pluraj kunuloj al la infanoj. Preĝon kaj kantadon sekvas ad mono al la infanoj. Poste Sankta Nikolao transdonas malgrandajn donacojn. Lia vestaĵo kun mitr o kaj episkopa bastono montras al la katolika episkopo Nikolao de Myra (2).
La 5-an de decembro en la paroĥo de Wittichenau (Kulow) la infanoj starigis talerojn sur la tablon aŭ etendis siajn antaŭtukojn por la donoj de Sankta Nikolao. Estis kutime, ke oni disdonis al ili unu aŭ du malgrandajn bakitajn kronojn. Aldoniĝis ankoraŭ malmultaj bombonoj, kelkaj pomoj kaj nuksoj. En antaŭaj tempoj ĉiu patrino bakis Nikolakronon el dolĉa pasto el tritika faruno por ĉiu infano, farĉis ĝin per marmelado kaj or namis ĝin per glazuro. La hejme bakita krono ne plu estas kutima hodiaŭ.
La posttagmezon de la 6-a de decembro la infanoj en la paroĥo de Radibor (Radwor) iras en grupetoj de domo al domo kaj petas kantante pri donoj. Germanaj infangrupoj kantas ordinaran kanton pri Sankta Nikolao, sorabaj infanoj tamen la tradician petkanton. Iam la infanoj ricevis pomon kaj unu aŭ du bombonojn kiel Nikolafestajn donojn, hodiaŭ tamen ili ricevas pli multe da dolĉaĵoj.
Vesperon procesio de infanoj okazas en Radibor (Radwor), kun la pastro sur ĉevalo. La infanoj de la infanĝardeno kaj de la elementa lernejo marŝas kun siaj gepatroj en granda lampiona procesio tra la vilaĝo ĝis la preĝejo.
La donacinfano
Dum la antaŭkristnaska tempo en la regiono ĉirkaŭ Schleife (Slepo) la donacinfano, sorabe "dzecetko" (prononcu proksimume: ĝiĉetko), iris tra la malhela vilaĝo kaj gastis en multaj domoj.
Ĝis la kvindekaj jaroj de la 20-a jarcentotio estis kutimo de la knabinoj el la ŝpinĉambro. Ili informiĝis ĉe la gepatroj, ĉu ilia veno estas bonvena. Nur tiu, kiu povis donaci ion al siaj infanoj ankaŭ ekstere de la kristnaska festo, atendis la donacinfanon. Infanoj de la vilaĝoj iris kun la donacinfano kaj venis kun ĝi en la ĉambron de la familioj por observi la okazadon kaj par topreni en la ĉojo de la donacatoj.
La "kantorka" (la ĉefkantantino en ŝpinĉambro) ordonis, kiu estu la donacinfano. Kutime tio estis la knabino, kiu edziniĝus en la sekvonta jaro kiel unua. Bazo de la vestaĵo de la donacinfano estis la kostumo de fianĉinfraŭlino. Por ĝia ornamado la knabinoj kunportis banton aŭ rubandon. En ĉiu vilaĝo oni vestis la donacinfanon diversmaniere. La vizaĝo estis kaŝita per vualo, por ke oni ne rekonu la knabinon. La donacinfano devis ne paroli. Sian venon ĝi anoncis per mallaŭta sonorigo.
Hodiaŭ la kutim-ceremoniaro estas iomete ŝanĝiginta. La donac infano estas akompanata de du knabinoj en kostumo. Unu por tas stalan lanternon por lumigado kaj la dua korbon kun donoj. Per orn ami tavi vove rgo ili batas la plenkreskulojn trifoje sur la maldekstran ŝultron, kio alportu benon, sanon kaj feliĉon. Al la infanoj la donacinfano karesas vangon. Tre ŝatata estas tiu kutimo hodiaŭ en adventaj solenoj por infanoj kaj maljunuloj aŭ en grupoj de la tegmenta asocio de sorabaj societoj "Domowina". Ĉi tie la apero de la donacinfano apartenas al la solena rito de kontemplado. La donaco restas malgranda, ofte ĝi estas nur ruĝa pomo. La batado per vivovergo estigas la dignon de la kutimo. En kelkaj vilaĝoj ĉirkaŭ Hoyerswerda (Wojerecy) kaj en Jänschwalde (Janojce) la kutimo estas simile festata kun loke tipa donacinfano.
(1) nokto de la 1-a de majo, kiam laŭ malnova popolkredo sorĉistinoj dancis.
Nomo de la nokto laŭ la katolika sanktulino Walpurga/Walpurgis.
(2) antikva urbo en la nuntempa Turkio, proksimume 160 km sudokcidente de la mediteranea urbo Antalya. Soraba Muzeo Bautzen (Budyin), 2002 tradukita de Michael Wolf (Neustadt)
VENKITA EMBARASO
Poet ne estas mi, nur versfaranto.
Ne havas vervon mia simpla kanto,
Ĝi ne kapablas flugi al konkur.
Per sia art aliaj min superas
Kaj laŭmerite laŭrojn ja konkeras.
Ne estas mi poet. Rimanto nur...
Se tamen inventiĝus instrumento,
Kiu mezurus ardon de la sento,
La gradon de la am al Esperant,
Jes, tiam nepre volus mi konkuri;
Mi eĉ aŭdacus anticipe juri,
Ke ĝuste mi fariĝos la venkant!
Milo Luká (1897-1976). Ĉeĥo; gimnazia profesoro en Trnava (nordoriente de Bratislavo) kaj Hradec Králové (oriente de Prago). Esperantisto ekde 1907. Tradukinto de multaj ĉeĥaj kaj slovakaj prozaĵoj kaj precipe poemoj.
In eigener Sache
Sie erhalten das Informationsblatt für alle Esperanto-Freunde und Esperanto-Interessierte zwischen Lausitzer Neiße und Weißer Elster, zwischen Erzgebirge und Dübener Heide. Es erscheint vier Mal jährlich und informiert über das Leben und die Kultur der internationalen Sprache Esperanto in Sachsen, soweit die Redaktion selber schriftlich informiert wurde. Jeder Beitrag ist bei der Redaktion willkommen: Saksa Esperanto-Biblioteko, Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden oder glizje@aol.com. Das Jahresabo (4 Nummern zu mindestens 12 Seiten) für 2008 kostet 6 Euro. Für das Jahr 2008 haben neu abonniert (Spender und Aboschenker werden fett gedruckt und hiermit von der Redaktion besonders bedankt): Deke, Nitzsche, Hesse, String, Schulz, Lorenz, Hoffmann, Köhler, Richter, Kolbe, Behrmann, Dietmar, Bärenz, Bengsch, Nimmrichter, Huthmann, Hauge, Dörner, Geidel, Dörr. Für Nicht-Deutsche und Jugendliche ist das Abo (allerdings ohne die einsprachige sächsisch-bretonische Nummer VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO) kostenlos. Abonnenten, Aboschenker und Spender helfen uns zum Weitermachen. Beiträge sind auf das folgende Konto zu überweisen: Benot Philippe, Kto.: 4120780231, BLZ 850 503 00, Ostsächsische Sparkasse Dresden. Ältere Nummern von VERDA SAKSOFONO finden Sie im Internet unter esperanto-dresden.de.
Mit freundlichen Grüßen, Benoît Philippe und Steffen Eitner.
Nächster Redaktionsschluss: 01.07.2008
Aa Bb Cc Ĉĉ Dd Ee Ff Gg ĜĝHh Ĥĥ Ii Jj Ĵĵ Kk Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ Tt Uu Ŭŭ Vv Zz