N-ro 12 (2/2005) Julio 2005
Unser erstes Esperanto-Lager in Sława (27.-29.05.2005)
Steckt hinter der sprachlichen Verflachung ein politisches
Anliegen?
Al la VERDA SAKSOFONO / Nova Bahaano
Kiel mi esperantistiĝis? Respondas Rolf Deke
Wie viele Menschen sprechen denn Esperanto?
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ proksime
Respondoj de la januara kvizo
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
El leteroj al la redakcio
Ĉu la Esperanto-aranĝoj en Ústí nad Labem (Ĉeĥio)
jam finiĝantaj?
Aus der Vorstandssitzung des Sächsischen Esperanto-Verbandes
am 16. April 2005 in Dresden
Koncize
In eigener Sache
Unser erstes Esperanto-Lager in Sława
(27.-29.05.2005)
Am Freitag, dem 27. Mai, trafen wir uns am Neustädter Bahnhof. Wir
waren insgesamt 15. Von dort aus fuhren wir mit dem Zug bis zur polnischen
Grenze, an der jeder seinen Reisepass vorzeigen musste. Wir wurden schon
vom Reisebus und der Veranstalterin (Bożena Pietrzyk aus Nowa Sól) erwartet.
Alle verstauten ihre Koffer in den Kofferraum und stiegen dann in den kleinen
Bus. Er war ziemlich eng, aber irgendwie hat es dann doch geklappt: Wir
passten alle gerade so hinein. Während der langen Fahrt nach Sława haben
wir uns ein Bild von Polen gemacht und waren wir alle gut gelaunt. Carla
und Larissa sangen Lieder auf Esperanto. Dann erzählte uns sinjoro Philippe
noch italienische Witze auf Esperanto. Das Lustigste daran war, dass einige
von uns sie nicht richtig kapierten. Irgendwann in der Mitte der Fahrt
hat der Busfahrer angehalten, weil viele auf Toilette mussten. Sinjoro
Philippe sagte uns, dass es auf Esperanto „urinemo“ heißt, wenn man
auf Toilette muss. Alle mussten laut lachen. Nach insgesamt 5 ganzen Stunden
kamen wir endlich an. Unser Lager lag in einem kleinen Kiefernwäldchen
in der Nähe eines großen Sees, wo viele Boote waren. Als wir unsere Schlüssel
bekamen, liefen wir mit sinjoro Philippe zu unseren Bungalows. Langsam
und ganz gespannt gingen wir hinein. Ach! Spinnen! Es gab dort viele Spinnen!
Wir mussten uns daran gewöhnen! Es war sehr warm und deshalb gingen wir
dann noch am selben Tag am See schwimmen. Das war cool! Es gab da einen
sehr schönen weißen Strand, den wir dann auch „bela strando“ nannten.
Es gab zwar Algen, aber das angenehm kühle Wasser war bei der Hitze sehr
erfrischend. Goldglitzernde Fischchen schwammen und sprangen umher. Später,
als wir wieder zurück gingen, sangen wir mit älteren Polen Lieder auf
Esperanto, z.B. „Vespere, vespere“. Nach dem Abendessen sind wir zum
Wasser gegangen, wo wir über einen Zaun kletterten, um auf einen Bootssteg
zu gelangen, der weit ins Wasser hineinreichte. Die Sonne ging gerade unter
und alles sah wunderschön aus.Am nächsten Tag war es lustig. Um acht
Uhr früh gingen diejenigen, die wach waren, mit sinjoro Philippe schwimmen.
Nach dem Frühstück versammelten sich alle von der Esperanto-AG und noch
ein paar andere auf einer großen Terrasse. Ein paar junge Polen machten
mit uns Spiele, bei denen wir die Körperteile und viele neue Wörter auf
Esperanto lernten (buŝo, nazo, okuloj, oreloj, haroj, manoj, pugo usw.).
Sie sangen und tanzten mit uns. Wir fanden das klasse! Nach einem Lichtbildervortrag
über China und anschliessendem Abendessen versammelten sich alle auf der
Terrasse zu einem „vespera festo“. Wir haben auf Deutsch, Polnisch
und Esperanto gesungen, es wurde von der „avinjo“ (der kleinen Oma)
ein Esperanto-Gedicht vorgetragen und von einer jungen Schauspielertruppe
wurde ein Esperanto-Theaterstück vorgeführt. Nach vielen Danksagungen
auf Esperanto gab es dann allerlei total lustige „Wettbewerde“, z.B.
wer zuerst einen Becher voll Zitronensaft austrinkt, wer mit einem Löffel
im Mund, worauf ein Ball liegt, eine Strecke schafft, wer in einer bestimmten
Zeit am meisten von einem an einer Schnur hängenden Apfel ohne Hände
isst, oder wer die schönste Verkleidung aus Klopapier bastelt. Das Problem
war nur: Die anderen waren hauptsächlich Erwachsene und diese sprachen
so schnell, dass wir wenig verstanden. Als das „festo“ mit einer fetten
Bratwurst für jeden zuende ging, sind wir noch einmal zum "bela strando"
gelaufen.Wir machten NACHTBADEN! Das war echt toll, denn es war schon stockdunkel
und kein Mensch war am See außer uns.
Am dritten Tag war Abreise. Was für eine Scheiße! Zuhause zählten
dann bestimmt alle ihre Mückenstiche, denn in Sława gab es haufenweise
Mücken. Es war aber ein sehr schönes Erlebnis. Durch diese Fahrt haben
wir etwas mehr Esperanto lernen können. Wir haben auch gespielt und gesungen,
aber selbstverständlich auf Esperanto, und sinjoro Philippe sagte auch
fast alles auf Esperanto.Wir unterhielten uns auch mit Polen, die sehr
gut Esperanto und schlecht Deutsch sprechen konnten. Uns hat das Esperanto-Lager
sehr gut gefallen. Es hat Spass gemacht und wir würden das nächste Mal
dorthin gern wieder mitkommen.
Caroline Hackler, Saskia Hauswald, Larissa Hoff, Carla Mürbe, Mai
Anh Nguyen, Quynh Trahn Nguyen und Sandy Röbisch (aus 6. und 7. Klassen
des Bertolt-Brecht-Gymnasiums Dresden)
Steckt hinter der sprachlichen Verflachung
ein politisches Anliegen?
Nachdem ich vor einiger Zeit Aussagen von Winston Churchill über den
geopolitischen Anspruch Englands über die damals (ca. 1934) vorangegangenen
400 Jahre las, in Europa keine andere Macht außer Großbritannien zuzulassen,
sei es nun Deutschland oder Frankreich, die es als Großmächte zu verhindern
gelte, wurde mir klar, warum einige Entwicklungen nach dem 2. Weltkrieg
bis heute so gelaufen sind. Churchill und die britische Führungsklasse,
zu der wir auch die Krone zählen dürfen, wollten Basic English als internationale
Sprache durchsetzen, auf Kosten des damals aufkommenden Esperanto. Churchill
beauftragte im Jahre 1947 sein Erziehungsministerium, diese Pläne umzusetzen,
nach denen Basic English internationale Verkehrssprache werden sollte.
Leider läuft diese Verflachung einer Sprache – in diesem Fall der englischen
– inzwischen mit Eigendynamik. Karsten Oelckers, Altpräsident der Universala
Framasona Ligo (UFL) Deutschland (aus einem Vortrag vom 30.01.2005)
Al la VERDA SAKSOFONO
Ĝis mia sudo plej sonoras
la saksa VERDA SAKSOFONO,
per esperanta vortosono
germanotembre ĝi furoras.
Pri la „afero“ ĝi fervoras
ĉe saksa kaj soraba fono,
ĝis mia sudo plej sonoras
la saksa VERDA SAKSOFONO.
En ĝiaj paĝoj plu aŭroras
la pacidea kulturbono:
per esperant-germana tono
ĝia paletro plej koloras...
…kaj ĝis ĉi sudo plej sonoras.
Nicolino Rossi (Napolo, Italio)
Nova Bahaano
Erarvaginte perdis mi la kredon
al religio laŭ kristana speco,
kaj ne permesis al mi ian cedon.
Kondukis mia vojo al soleco.
Animan senton premis la afliktoj,
la cerbumado ĝenis mian cerbon.
Serĉante tiam tra la fremd-distriktoj,
mi trovis sopiritan esper-ĉerpon.
Bahá’u’lláh – plej nova kaj plej granda
el la profetoj – Lia religio
sen superstiĉo kaj malaroganta:
Ĉi tion ne plenumis eklezio.
Finiĝis por mi la irado vana:
Sur firma vojo ne plu la devio.
Nun ŝirmas min la kredo bahaana,
aperas nova vido eĉ al Dio.
Alfred Knapp (Bad Berka)
Kiel mi esperantistiĝis? Respondas
Rolf Deke
Mia patro, Rudolf Deke, esperantistiĝis post la 1920-aj jaroj. Mi
naskiĝis en 1935 en Dresdeno. De 1935 ĝis 1945 mia patro parto-prenis
en nepermesitaj agadoj por Esperanto. Post la milito li havis kontaktojn
kun honoraj esperantistoj kiel Kessler, Ranft, Glöckner kaj Schödl. Esperanto-kunvenoj
okazis plej ofte nur en privataj loĝejoj.
Mi studis muzikpedagogion ĝis 1957, kiam mi diplomiĝis, kaj poste
partoprenis en internaciaj konkursoj. En 1959 mi partoprenis en la Mondfestivalo
de Junularo en Vieno. Tie mi vizitis la Internacian Esperanto-Muzeon kaj
en akordiona konkurso gajnis bronzan medalon. En 1961 mi gajnis la nacian
unuan premion de Germana Demokratia Respubliko kaj estis nomumita por partopreni
en mondkonkurso akordiona en Hamburgo. Sed la “muro” ĉesigis ĉiujn
miajn profesiajn ambiciojn. Mi fariĝis liberprofesia muzikpedagogo kaj
solisto.
En 1962 mortis mia patro kaj liaj multaj Esperanto-korespondaĵoj plu
alvenadis. Nur helpe de vortaro mi informis la geamikojn de mia patro kaj
petis daŭrigi la korespondadon kun mi kiel komencanto. Ĉiuj akceptis
min. Tiele rapide kreskis la nombro de miaj geamikoj tutmondaj (instruistino
el Japanio, muzikistoj el Moskvo kaj Krakovo kaj aliaj). Dum tiu ĉi tempo
ni ofte kunvenis alterne en privataj loĝejoj de amikoj de nia rondo. La
perfektiĝado en Esperanto estis tial tre aktiva kaj intensa. Se eble,
ni renkontiĝis ankaŭ en iu restoracio (ekzemple en Radebojlo/Radebeul,
kie loĝis pluraj aktivuloj) por trovi aliajn samideanojn aŭ eksterlandajn
gastojn.
En 1963 mi partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto en Varno
kaj Sofio (Bulgario). Tie dum la kongreso mi prezentis mian ludkapablon
je akordiono en kulturvespero kaj en liberaera koncerto por sofianoj. En
la programo estis ankaŭ interalie koruso el Italio kaj sakfajfilisto el
Britio.
En 1966 mia edzino kaj mi ĝuis la Universalan Kongreson en Budapeŝto.
Tre emocia momento estis la tuttaga ŝipekskurso sur Danubo: oni povis
senpere paroli kaj amuziĝi kun samideanoj el 45 ŝtatoj el 5 kontinentoj.
En Dresdeno, kiam oni finfine permesis fondi oficialan Esperanto-grupon
en Kulturligo de Germana Demokratia Respubliko, oni elektis min prezidanto.
Tiam en nia urbo ekzistis ĉirkaŭ 200 esperantistoj. En Puŝkin-domo okazis
niaj regulaj kunvenoj, venis ĉiam 20 ĝis 30 samideanoj. Ĉiusemajne ni
provis aranĝi interesan programon: lingvo-ekzercado kun honoraj samideanoj
kiel Wald, Zimmermann, Müller, Bittner, Urban kaj aliaj, prelegoj kaj
muzikaranĝoj (ekzemple mi prezentis la verkon “Bildoj de ekspozicio”
de Mussorgskij, mi aŭdigis parte mem la pianon, parte per disko la orkestran
aranĝon de Ravel aŭ la elektronikan adapton de la japano Tomita).
Aparta sukceso estis mia parto-preno en Somera Esperanto-universitato
en Gyula (Hungario). Krom mi estis tie ankoraŭ du pre-legantoj el eksterlando:
unu hispano kaj unu italo. La temo estis “muzeoj de la mondo”. La hispano
parolis pri Lope de Vega, la italo pri Leonardo da Vinci kaj mi pri la
dresdena baroka ensemblo Zwinger kaj la muzeoj en ĝi. Dum ok tagoj ni
tie komune laboris, ĉiutage kunsidis kaj intense konversaciis. Estis por
mi kaj mia edzino neforgesebla travivaĵo.
Ankaŭ kun mia dresdena akordion-orkestro (kun 4 esperantistoj) mi
dufoje koncertis ĉe Esperanto-amikoj en Mělník (Ĉeĥio). La tiea estro,
nia persona amiko s-ano Vitek, prezidis la tutlandan ĉeĥan esperantistaron,
organizis en 1971 kaj 1977 Esperanto-renkontiĝojn dutagajn. Kiel solisto
mi prezentis artprogramojn ankaŭ ĉe Esperanto-grupoj en Jablonec kaj
Praha. Post 1980 mi koncertis kun elektronikaj instrumentoj, tiel ĉe Esperanto-renkontiĝoj
en Dresdeno, en Lepsiko kaj ĉe Berlino.
Pro politikaj kaj etikaj kaŭzoj mi memdecide ĉesis gvidi la dresdenan
Esperanto-grupon, ĉar iun belan tagon oni vizitis min kaj postulis de
mi, ke mi observ-kontrolu la esperantistojn de Dresdeno. Pardonu min! Mi
opinias, ke vi nun povas min kompreni. Rolf Deke (Dresden)
Wie viele Menschen sprechen
denn Esperanto?
Esperanto-Sprecher wurden nie gezählt. Für Deutsch-Sprecher, die
auch nie gezählt wurden, nimmt man einfach die Bevölkerungszahlen der
betreffenden Staaten oder Regionen (am besten ohne Elsass-Lothringen, um
Paris zu gefallen). Aber schon für Französisch-Sprecher z.B., die ebenfalls
nie gezählt wurden, wird es etwas schwieriger, da die meisten Menschen
in den sogenannten „frankophonen“ Staaten Afrikas in Wirklichkeit kein
Französisch sprechen. Man kann die Sprecherzahl also nur noch schätzen.
Parteiische Franzosen schätzen sie verständlicherweise gern auf 200 Millionen.
US-Amerikaner zur Zeit lieber auf 100 Millionen... So werden auch die Esperanto-Sprecher
geschätzt... allerdings mit dem wichtigen Unterschied, dass da alle Übertreibungen
und Untertreibungen erlaubt sind. Kein Staat würde protestieren...
Die Zahl der Esperanto-Sprecher wird gelegentlich von 1 bis 8 Millionen
geschätzt. Der Linguist Mario Pei hat es mal gewagt, von 20 Millionen
zu erzählen... Für manch anderen gibt es gar keine Esperanto-Sprecher...
Sicher ist nur, dass niemand es überprüft hat. In Deutschland ist es
aber fast Tradition (!) geworden, von 2 oder 3 Millionen zu sprechen. Die
wenigsten von ihnen sind in den Landesverbänden oder in internationalen,
fachlich orientierten Verbänden organisiert. Alle sind mindestens zweisprachig
und fast alle haben Esperanto freiwillig gelernt. Viel mehr kann man nicht
antworten. Die Geschichte des Esperanto hat ja kaum angefangen...
Esperanto-eventoj en Saksio aŭ
proksime
14.08.05, Pirna: Berichte und Antworten auf Fragen über den Esperanto-Weltkongress
in Vilnius/Litauen (auch als Sprachübung), in der Gaststätte “Gartenfreude”
(13 Uhr). Inf.: Tel.: 03501-773232
26.08.05, Dresden: 10. Esperanto-Literatursalon: La homo kiu scipovis
la javan lingvon (aus dem Brasilianischen) (17-18 Uhr)Dresdner Esperanto-Stammtisch
“Esperanto ist am geilsten, wenn man es spricht” (18-20 Uhr) im Café
aha, Kreuzstraße 7. Inf.: esperanto-dresden.de
11.09.05, Pirna:Berichte und Antworten auf Fragen über den Eisenbahner-Esperanto-Weltkongress
in Brasov/Rumänien (auch als Sprachübung), in der Gaststätte “Gartenfreude”
(13 Uhr). Inf.: Tel.: 03501-773232
22.09.05, Dresden:Feierabendtreff mit Esperanto-Schnupperstunde im
Café am Münchner Platz 1 (17 Uhr c.t.). Inf.: Tel./Fax: 0351-2030815
23.09.05, Dresden:11. Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr)Dresdner
Esperanto-Stammtisch “Esperanto ist am geilsten, wenn man es spricht”
(18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstraße 7. Inf.: esperanto-dresden.de
30.09./02.10.05, Poznań (Polen):Artaj Konfrontoj En Esperanto (Arkones).
Inf.: www.arkones.republika.pl
09.10.05, Dürrröhrsdorf-Dittersbach:26-a Ĉeĥa-Saksa Tago (ĈeSaT)
en kastelo Dittersbach kun prelego de Hans Eichhorn. Inf.: Tel.: 03501-773232
10./16.10.05, Dobřichovice/Praha (Tschechien):Internacia paroliga
semajno: kurso por komencintoj kaj seminario por jamaj parolantoj kaj ekskursoj
en la ĉirkaŭaĵo (inkluzive Pragon). Inf.: info@kava-pech.cz
15.10.05, Leisnig:Vorstandssitzung des Sächsischen Esperanto-Verbandes.
Inf.: Tel.: 0351-2682735
28.10.05, Dresden:12. Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr)Dresdner
Esperanto-Stammtisch “Esperanto ist am geilsten, wenn man es spricht”
(18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstraße 7. Inf.: esperanto-dresden.de
13.11.05, Pirna:Behandeln eines neuen Esperanto-Textes für ein Adventslied
durch Heinz Hoffmann, in der Gaststätte “Gartenfreude” (13 Uhr). Inf.:
Tel.: 03501-773232
17.11.05, Dresden:Feierabendtreff mit Esperanto-Schnupperstunde im
Café am Münchner Platz 1 (17 Uhr c.t.). Inf.: Tel./Fax: 0351-2030815
25.11.05, Dresden:13. Esperanto-Literatursalon (17-18 Uhr)Dresdner
Esperanto-Stammtisch “Esperanto ist am geilsten, wenn man es spricht”
(18-20 Uhr) im Café aha, Kreuzstraße 7. Inf.: esperanto-dresden.de
11.12.05, Pirna:Adventsnachmittag zum Jahresabschluss mit Esperanto-Gesang
und Zamenhoffeier, in der Gaststätte “Gartenfreude” (13 Uhr). Inf.:
Tel.: 03501-773232
Weitere Veranstaltungen: www.eventoj.hu
Pri “Esperanto-Gruppe Leipzig” donas informojn Werner Geidel,
tel. 0341-4118577
Pri “Esperanto-Gruppe Chemnitz” donas informojn Dr. Frank Nitzsche,
tel.: 0371-3363652
Besuch/Nutzung des Sächsischen Esperanto-Archivs im Esperanto-Zentrum
“Marie Hankel”, Münchner Platz 3, Dresden, nach telefonischer
Vereinbarung
über Dr. W.M. Schwarz (Tel./Fax 0351-2030815)
Respondoj de la januara kvizo
„Cu vi konas historion de Esperanto kaj Esperanto-movado?“
1. La unua lernolibro de Esperanto aperis en julio 1887, en la rusa.
2. La unua gazeto Esperanta aperis la 1-an de septembro 1889 en Nurenbergo
(Nürnberg). Ĝi nomiĝis „La Esperantisto“.
3. Antonina Ĉajkovskaja el Krimeo proponis nomi la internacian lingvon
de L. Zamenhof laŭ la pseŭdonimo de la iniciatinto.
4. Louis de Beaufront unuafoje uzis verdan kvinpintan stelon en 1893.
En 1894 ĝi estis rekomendita kiel Esperanta insigno.
5. La unua mondkongreso de Esperanto okazis en aŭgusto 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro
(Boulogne-sur-Mer).
6. Jenaj versoj “La verdan standardon tre alte ni tenos;/ Ĝi signas
la bonon kaj belon.” estas prenitaj el la poemo de L. Zamenhof “Preĝo
sub la verda standardo”.
7. “Esperanto estas armeo sen ĉefoj. Kaj Ido estas ĉefoj sen armeo.”
Post la Ido-skismo en 1907 rimarkinda parto de elstaraj esperantistoj transiris
al Ido, sed transiris nur malmultaj ordinaruloj. Tio montras, ke Esperanto
jam estis lingvo, ne plu nur projekto.
8. Dum la 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo (1912) estis
unuafoje prezentita opero Esperante. Temas pri la opero “Halka” de
Moniuszko, tradukita de Grabowski kaj prezentita de operejanoj de Lvivo
(Lviv).
9. La Universala Esperanto-Asocio estas fondita en 1908 de Hector Hodler
(1887-1920).
10. La ukraina Esperanto-poeto, kiu skribis jenajn versojn “Jam superfluas
vortoj - transiru ni al agoj,/ posedu kuraĝecon, obstinon, paciencon./
Sufiĉas jam revado kaj belaj dolĉ-imagoj -/ ni devas esti bravaj kaj
havi volpotencon.” (el la poemo “Ne por tiu ĉi mondo”), nomiĝas
Eŭgeno Miĥalski (1897-1937).
11. La poeto, kiu verkis jenajn versojn “Mi parolas kun rapido:/
‘Bonan tagon! Ĝis revido!’/ Ĝi sufiĉas por ekzisto;/ estas mi esperantisto.”,
nomiĝas Julio Baghy (1891-1967).
12. Se temas pri la internaciaj geedziĝoj, oni alinomas Esperanton
“Edzperanto”.
Per siaj ĝustaj respondoj, Dirk Bindmann el Zeitz gajnis la ĵus esperantigitan
komiks-albumon “Gastono” de André Franquin.
El la Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post januaro 2005, la Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis sume 138
librojn, nome donace
- 52 de August Grosch el Halle
- 33 de Siegfried Linke el Halle
- 26 de d-ro Jörg Gersonde el Koeteno/Köthen
- 14 de Gretel Fichtner el Nurenbergo/Nürnberg
- 6 de Hubertus Schweizer el Dresdeno/Dresden
- 3 de d-ro Heinz Hoffmann el Radebojlo/Radebeul
- 2 de Rolf Deke el Dresdeno/Dresden
- 1 de Jindřiška Drahotová el Mladá Boleslav (Ĉeĥio)
- 1 de d-ro Wolfgang Schwarz el Dresdeno/Dresden
Al la donacintoj mi esprimas elkoran dankon! La Saksa Esperanto-Biblioteko
nun ampleksas 3643 librojn. Vizithoroj de la biblioteko okazas laŭ telefona
aŭ reta interkonsento: 0351-2682735 aŭ glizje@aol.com
El leteroj al la redakcio
Kiel kutime VERDA SAKSOFONO cirkulas en nia rondo, ĝi estas multflanka,
tre varia kaj donas multajn eblojn kontakti la Esperanto-movadon. Tre bone!
Werner Pfennig (Neubrandenburg)
Kun vera ĝojo ni legis la artikolon pri s-ro Scholz, kiu estis dum
longaj jaroj nia membro kaj tiamaniere li restos en la memoro de multaj
samideanoj. Dankeme Rosa Werner kaj klubanoj el Finsterwalde
Ich habe mich sehr darüber gefreut, dass Sie uns das Informationsblatt
VERDA SAKSOFONO mitgesandt haben, nochmals herzlichen Dank. Wir lesen gern
in diesem Blatt. Das ist sehr informativ. Karl und Erika Nimmrichter (Leisnig)
Ich möchte mich, auch im Namen meiner Töchter, recht herzlich für
die uns zugesandte Esperanto-Zeitung (Nr. 1/2005) "Das Grüne Saxofon"
bedanken. Wir haben uns sehr darüber gefreut und sind froh, daß das Vermächtnis
meines Mannes und unseres Vaters bei Ihnen in so gute Hände gelangt ist.
Erika Scholz (Elsterwerda)
Mi danke ricevis tri numerojn de VERDA SAKSOFONO. Miakaze vi ne laboris
por paperujo. Mi ĉiam legis vian revuon. Do ankoraŭfoje: dankon! Dirk
Bindmann (Zeitz)
Hieraŭ mi ricevis la sendaĵon (Ndlr: temas pri 400 ekzempleroj de
VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO por Esperantoamikoj en Bretonio), ĉio en
ordo. Mi gratulas pro la enhavo kaj pro la kvalito de la revuo. Do pluen
la numero 2 de „kultura bulteno komuna al Esperantoamikoj en Saksio kaj
Bretonio“! Manjo Clopeau (Saint-Brieuc/Sant-Brieg, Bretonio/Francio)
De mia leteramiko el Hennebont (apud Lorient/An Oriant en Bretonio),
Frédéric le Magadure, mi ricevis hodiau leteron en kiu li skribis: „Mi
bone ricevas ĉiun numeron de VERDA SAKSOFONO, - kun atento Ni esperas
ke tio estos fruktodona kaj alportos deziron de imitado por aliuloj.“ni
kune (Esperanto-geamikoj de la grupo „Vekiĝu“) legis la lastan pri
la kunlaboro kun nia VERDA TRISKELO.
Ankaŭ mi deziras bonan kun-laboron! Marianne Dörner (Coswig)
Ĉu la Esperanto-aranĝoj en Ústí
nad Labem (Ĉeĥio) jam finiĝantaj?
En la tagoj de la 10-a ĝis 12-a de decembro 2004 efektiviĝis en Ustio/Ústí
la 17-a Internacia Kultura Festivalo (IKF), kiu kuniĝis kun la jubilea
25-a Ĉeĥa-Saksa Tago (11.12.2004). La tradicio de tiu ĉi translima kunlaboro
ekestis antaŭ iom pli ol 15 jaroj dank’ al iniciato de s-ano Heinz Hoffmann
el Radebeul – kaj ekde tiam oni okazigis ĝin 15-foje sur ĉeĥa kaj
10-foje sur saksa teritorioj. En Ĉeĥio ili okazadis ekskluzive en Ustio
kun firma programo – nome kun prelega matineo kaj kun posttagmeza kultura
programo – parte en adventa etoso kun kristnaskaj kantoj ĉeĥaj (esperantigitaj
de Jiří Kořínek) kaj germanaj (esperantigitaj de Joachim Giessner).
Joachim Giessner pro sia multjara tradukista kunlaboro kaj regula decembra
ĉeestado fariĝis „honora prezidanto de la esperantista klubo en Ústí
nad Labem“ – simile kiel ĝia fidela vizitantino kaj malavara subtenantino
el Schernberg (Turingio), Angela Bode, naskiĝinta kaj vivinta en antaŭurbo
de Ustio ĝis sia 13-a jaro kaj poste, sekve de la Hitlera militaventuro,
senigita de siaj naskiĝdomo kaj hejmregiono. Neforgesenda estis la ĉiudecembra
omaĝo al la kreinto de Esperanto. Sur saksa flanko transprenis la zorgon
pri Ĉeĥa-Saksaj Tagoj la Esperanto-asocio „Saksa Svisio“ kaj tie
la aranĝoj okazis parte ekstere en la ĉarma pejzaĝo, parte en vizitindaj
kasteloj, muzeoj kaj aliaj historiaj konstruaĵoj. La eble jam lasta IKF
kaj ĈeSaT en Ustio (mankas taŭgaj homoj kaj min mem forblovis la fatala
vento en preskaŭ 300 km foran sudbohemian metropolon České Budějovice,
kie endas revivigi Esperanto-klubon dormantan jam ĉirkaŭ 15 jarojn kiel
la fabela Dornorozulino) ne estis tiom vizitata kiel kutime, nur entute
59 homoj - kelkaj nur parte – ĉar en Ĉeĥio la aŭtuno, precipe novembro
kaj decembro abundis pri konferencoj kaj ĉar por „Saksaj Svisoj“ la
25-a ĈeSaT koliziis kun ilia monatkunveno. Tiel okazis, ke la najbaran
Saksion reprezentis en Ustio nura geedza duopo Stroinski el Lepsiko. Krome
el la resto de Germanio venis kvaropo de la plej fidelaj: Angela Bode,
“Ge-Rudolfoj” el Baunatal apud Kassel (ankaŭ bohemi-devenaj) kaj s-ano
Gunkel el Halle. Plie nur unu slovakino: Magdalena Fejfičová el Žilina.
Domaĝe, ke ne sukcesis venigi pli da eksterlandanoj – ni ja penis kaj
sukcesis akiri sufiĉe grandan subtenon de la instancoj urba kaj distrikta,
pro kio ni povis ne nur nuligi la aliĝkotizon, sed eĉ pagi al art- kaj
prelegaktivuloj honorariojn por kovri iliajn restad- kaj vojaĝelspezojn.
Do, post la vendreda societa vespero la sabata prelega matineo estis plejparte
dediĉita al la rememoro pri tri elstaraj figuroj de la Esperanta kulturo:
Eva Seemannová (prelegis Margit Turková), Josef Vondroušek (prelegis
Vlastimil Novobilský) kaj Joachim Giessner (prelegis Magdalena Fejfičová).
Posttagmeze okazis en la husana preĝejo la tradicia "homaranisma spirita
koncerto" sub la moto de Zamenhof: „Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
/ Ni ĉiuj de Di’ estas filoj“ kun motivoj multkulturaj. Kaj vespere
la same tradicia kultura aranĝo diversspeca – kantado, recitado, violonĉelo
kaj violono. Eksonis famaj arioj kaj kristnaskaj kantoj. La programon en
la urbomuzeo finis antaŭ la 21-a horo granda tombolo. Dimanĉe ĉe sufiĉe
morna vetero ni per trajno veturis al urbo Litoměřice, kie ni sub gvido
de s-ano Jiří Laube trarigardis la urbajn vidindaĵojn. Nun do ni nur
la 9-an de oktobro 2005 povos tosti al la 26-a Ĉeĥa-Saksa Tago ie en
Saksio (Ndlr: en Dürrröhrsdorf-Dittersbach). Miroslav Smyčka (České
Budějovice, Ĉeĥio)
Aus der Vorstandssitzung des Sächsischen
Esperanto-Verbandes am 16. April 2005 in Dresden
Zu Beginn der Versammlung wurden folgende Zeilen vom ausschei-denden
Präsidenten des Sächsischen Esperanto-Verbandes, Prof. Dr. Erich-Dieter
Krause (Leipzig), vorgelesen:
„Mi ja bedaŭras ne povi ĉeesti la SEA-aranĝon je la 16.04.2005,
sed fakto estas, ke mi pasigos mian jubi-lean 70-jariĝon en Grekio. Tial
mi de-vas rezigni pri la ĉeesto en Dresdeno. Post multmultjara prezidanteco
de SEA mi kredas, ke nun estas la taŭga momento por meti la gvidadon de
SEA en pli junajn manojn. Kiel jam priparolite en antaŭaj kunvenoj mi
rezignos estonte pri ĉiu ajn posteno ene de SEA. Dezirante al vi, estrara-noj,
ĉion plej bonan por personaj far-toj, samideane kaj ĉiam sindone por
la afero de Esperanto, via Erich-Die-ter Krause.“
Auf die Würdigung der Verdienste von Prof. Dr. Erich-Dieter Krause
folgte die Wahl des neuen Vorstands. Es wurden folgende Vorstandsmitglie-der
gewählt: B. Philippe (Dresden) als Vorsitzender, M. Wolf (Neustadt) als
stellvertretender Vorsitzender, N. Karbe (Pirna) als Geschäftsführer,
S. Eitner (Dresden) als Beauftragter für die Öffentlichkeitsarbeit.
Der neue Vorstand will sich verstärkt dafür einsetzen, dass die traditionnellen
Esperanto-Veranstaltungen Sachsens JAZAF (JArfina ZAmenhofa Festo) und
ĈESAT (ĈEĥa-SAksa Tago) weiterhin stattfinden. Diskutiert wurden außerdem
folgende neue Projekte: das Esperanto-Projekt für Dresdner „Jugendweihlinge“
(von September 2005 bis April 2006) und die geplante Gründung eines Esperanto-Cafés
in Dresden-Neustadt.
Die nächste Vorstandssitzung des Sächsischen Esperanto-Verbandes
findet am 15. Oktober (Beginn: 10 Uhr) in Leisnig statt.
Koncize
+++ Budiso (Bautzen/Budyšin). De post la 1-a de februaro ekzistas
interreta ĵurnalo en la soraba kun selektitaj kontribuaĵoj el la vespera
ĵurnalo „Serbske Nowiny“ (www.serbske-nowiny.de).
+++ Budiso (Bautzen/Budyšin). La 27-an de majo okazis en Budiso ĝenerala
asembleo de la eŭropa ligo de gazetoj por naciaj minoritatoj (MIDAS).
20 gazetoj por naciaj mi-noritatoj el la 30 gazetoj-membroj de MIDAS estis
reprezentitaj. Oni akceptis la polan gazeton el Litovio («Kurier Wileński»)
kiel novan 30-an membron de la ligo. En kiuj lingvoj la partoprenantoj
el naŭ eŭropaj landoj interkompreniĝis, oni preferis prisi-lenti por
ne konfesi ilian humiligan riverencon antaŭ la fortaj minacan-taj lingvoj.
+++ Dresdeno. La 5-an de januaro incendio grandparte detruis la apar-tamenton
kaj la Esperantaĵojn de Klaus Urban, kiu feliĉe sukcesis es-kapi la fajron.
Klaus Urban elkore dankas al ĉiuj, kiuj poste helpis al li.
+++ Dresdeno. De post aprilo ĉiumonate okazas en la urbocen-tra lokalo
«Café aha» Esperanto-li-teratura salono (ELISA). Tie eblas en malgranda
rondo konatiĝi kun ekzemplaj tekstoj el la moderna li-teratura kulturo
de Esperanto. Interalie oni antaŭsomere legis teks-tojn de Julian Modest
(«Raŝo, Viktor, Stavris»), Rinaldo Brandão („Amo, stranga amo»)
kaj Lima Barreto („La homo kiu scipovis la javan lin-gvon»).
+++ Dresdeno. La 25-an de majo aperis en la gazeto «Wochenkurier»
(232 000 ekzempleroj) artikolo pri la Esperanto-lerngrupo en la Bertolt-Brecht-gimnazio,
kun la titolo «Wie lernt sich eine Plansprache? Esperanto ist leicht zu
sprechen und nützlich» (Kiel lerniĝas planlingvo? Esperanto estas facile
parolebla kaj utila).
+++ Dresdeno/Saint-Brieuc. En majo aperis la unua numero de kultura
bulteno komuna al Esperantoamikoj en Saksio kaj Bretonio VERDAJ SAKSOFONO
KAJ TRISKELO (700 ekzempleroj). La temo por la dua numero aperonta en majo
2006 estas «Vivo en kamparo». Antaŭ februaro 2006 saksoj bonvolu sendi
siajn kontribuaĵojn pri tiu temo al la retadreso glizje@aol.com aŭ al
jena poŝtadreso: Benoît Philippe, Pillnitzer Landstraße 25, 01326 Dresden.
+++ Dresdeno. 18 personoj partoprenis la 18-an de junio en Esperanto-renkontiĝo
de saksaj kaj saks-anhaltaj esperantistoj en Dresdeno. Post vizito tra
la historia centro kun esperantolingva lerta gvidado de Sabine Herda, d-ro
Wolfgang Schwarz prezentis la impresan Esperanto-Zentrum „Marie Hankel“
kaj sekve gvidis al la tombo de Marie Hankel en la tombejo Johannisfriedhof,
kie li laŭtlegis la poemon „La simbolo de l’ amo“, pro kiu ŝi estis
premiita en 1909 ĉe la Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono.
La renkontiĝo finiĝis per vizito de la Saksa Esperanto-Biblioteko kaj
per kafumado en la ĝardeno de la Haus Abu Sina (Domo Avicena).
+++ Kotbuso (Cottbus/Chośebuz). Paskan sabaton fondiĝis en Kotbuso
Soraba Popola Partio (Serbska Ludowa Strona – SLS). La statuto determinas,
ke la ĉefsidejo de la partio estu en Kotbuso. La Soraba Popola Partio
konsideras sin la politika brako de la sorabaj asocioj de la tegmenta organizaĵo
Domowina. En sia programo ĝi favoras revitaligon de la soraba lingvo,
fondiĝon de soraba universitato en la regiono Luzacio kaj kreon de nova
distrikto Malsupra Luzacio.
+++ Leisnig. La 22-an de majo 18 personoj partoprenis en migrada Esperanto-kunveno
en Klosterbuch. En la estinta monaĥejo ili ĝuis aparte interesan gvidadon
financitan de Esperanto-asocio „Saksa Svisio“. Poste ili veturis al
la tombo de la japana esperantisto Eiiĉi Doi-Tsuĉii (1909-1933) en la
vilaĝo Marbach proksime de la urbo Nossen.
+++ Lepsiko. En aprilo komenciĝis en Lepsiko du ĉiusemajnaj Esperanto-kursoj,
unu por progresintoj kaj unu por komencantoj. Por ricevi pli detalajn informojn,
bonvolu kontakti Alida Kaplick per kaplida@hotmail.com aŭ per 0341-2315645.
+++ Razgrado (Bulgario). En la internacia literatura konkurso EKRA-2005
Benoît Philippe el Dresdeno ricevis la duan premion por originala Esperanta
poezio. Premiitaj verkoj de EKRA-2005 aperos en “Literatura Foiro”
kaj en libro eldonota de la organizanto, Esperantista Domo de Kulturo “D-ro
Ivan Kirĉev” en Razgrado (Bulgario).
+++ Sława (Pollando). En la 10-a Internacia Esperanta Renkontiĝo
en Sława (en la vojevodio Lubuskie) partoprenis de la 27-a ĝis la 29-a
de majo 59 personoj, inter kiuj estis 12 el la 14 Esperanto-lernantoj de
la Bertolt-Brecht-gimnazio en Dresdeno.
In eigener Sache
Sie erhalten das Informationsblatt des Sächsischen Esperanto-Verbands,
VERDA SAKSOFONO. Es erscheint vier Mal jährlich und orientiert umfassend
über das Esperanto-Geschehen in Sachsen. Druckreife Beiträge auf Esperanto,
Deutsch oder Sorbisch sind an die Redaktion zu schicken: Saksa Esperanto-Biblioteko,
Pillnitzer Landstr. 25, 01326 Dresden; Tel. und Fax: (0351) 2682735; e-mail:
glizje@aol.com. Das Jahresabo VERDA SAKSOFONO (für 4 Nummern à mindestens
8 Seiten) kostet 5 Euro. Für das Jahr 2005 haben seit VERDA SAKSOFONO-11
des weiteren abonniert: Kolbe, H. Hoffmann, Bärenz, Hesse, Dörner, Plümecke,
Nitzsche, Gränitz, Riedel, Werner, Köhler, Hultsch, Huthmann, Deke, Günter,
Paul, Lorenz, Grimm, Gersonde, Nimmrichter, Wirges, Gropp, Partzsch, Karbe,
Geidel, Heinel/Käte, Dietmar, Knapp, Hauge, E. Hoffmann. Nur wer abonniert,
wird informiert. Für Nicht-Deutsche und Jugendli-che ist das Abo (allerdings
ohne die sächsisch-bretonische Nummer VERDAJ SAKSOFONO KAJ TRISKELO) kostenlos.
Spenden helfen uns zum Weitermachen. Beiträge sind auf das folgende Konto
zu überweisen: Benoît Philippe, Kto.: 4120780231, BLZ 850 503 00, Ostsächsische
Sparkasse Dresden. Im voraus vielen Dank dafür. Mit freundlichen Grüßen,
Benoît Philippe und Steffen Eitner.
Redakta limdato: 15-a de oktobro 2005
Aa Bb Cc Ĉĉ
Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh
Ĥĥ
Ii Jj Ĵĵ Kk
Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ
Tt Uu Ŭŭ Vv
Zz