SEBa kandelo - informa
folio por Esperantoamikoj en Saksio de la Saksa Esperanta-Biblioteko (SEB)
N-ro 7 (3/2003) Septembro 2003
Vom Vorteil des Englischen
Avantaĝo de la angla
Koncize
En la vespera horo
Esperanto-eventoj en
Saksio aŭ proksime
5 jaroj Esperanto-Asocio
"Saksa Svisio" r.a.
12 ligoj pri Esperanto
Gedankensplitter zum
Kulturwochenende in Slawa (Polen)
El la Saksa Esperanto-Biblioteko
(SEB)
Schloß Pillnitz
La kastelo de Pillnitz
In eigener Sache
Vom
Vorteil des Englischen
Ich hatte in der letzten Zeit das Glück,
beruflich viel in Europa zu reisen. Ich bin US-Amerikaner, weshalb mein
Freund in Deutschland sagte, dass ich den Vorteil habe, das von Kindesbeinen
an zu sprechen, was ich als internationale Sprache verwenden kann: das
Englische. Ich nehme an, dass er Recht hat, aber trotzdem freue ich mich
überhaupt nicht über diesen Vorteil. Ich bin US-Bürger und ich bin stolz
darauf. Ich bin auch stolz darauf, dass wir in der heutigen Welt ein sehr
wichtiges Land sind. Das, worauf ich nicht stolz bin, ist die Art und Weise,
in der wir diese wichtige Rolle einnehmen. Es geht hier um den Gebrauch
der englischen Sprache durch die Medien dieser Welt. Ich habe einen Vorteil.
Wir US-Amerikaner haben einen Vorteil. Wir sind eine Elite, wir herrschen
in der ganzen Welt und wir werden damit weiter machen, weil die anderen
sich niemals so gut verstänigen werden können wie wir. Sie pauken Englisch
Jahre und Jahrzehnte. Niemals werden sie unseren Stand erreichen. Wir sind
die Elite. Die Muttersprachler anderer Sprachen? Sie meinen oft, dass sie
unsere Sprache perfekt beherrschen; aber unter uns lassen wir uns heimlich
über ihre Fehler aus und spötteln. Ich möchte ihnen laut zurufen: "Seid
ihr nicht fähg zu sehen, was ihr da macht? Ihr selber seid es, die ihr
euch um die Fähgkeit bringt, sich besser zu verständigen. Ihr selber
seid es, die ihr uns dauernd über euch stellt!" Und über ihnen werden
wir bleiben. Wir sind die Elite und wir regieren die Welt.
Eine nationale Sprache ist ein Labyrinth,
verwirrend für einen Fremden. Sie ist wie die Schichten einer Zwiebel
und wenn ihr eine Erscheinung der Sprache versteht, könnt ihr sicher sein,
dass sich hinter ihr Ausnahmen und unverstandene Nuancen verbergen. Lernt
Englisch. Es ist eine reiche und wundervolle Sprache und deren Völker
sind freundlich und ihre Kulturen sind hochinteressant. Aber ihr müsst
verstehen, dass es für ein internationales Kommunikationsmittel überhaupt
nicht geeignet ist. Denkt an die Menschen in eurem Land, die in ihrer eigenen
Sprache Fehler machen. Denkt an die Fehler, die ihr selbst in eurer Muttersprache
macht. Seid ihr der Meinung, dass Nichtmuttersprachler in der Lage sind,
sich gerecht mit Muttersprachlern messen zu können? Wollt ihr eine solche
ungerechte Welt?
Den Drown, USA (Übersetzung vom Artikel
"Avantaĝo de la angla")
Avantaĝo
de la angla
Mi bonŝancas
lastatempe en mia vivo havante okazon multe vojaĝi
en Eŭropo pro mia laboro. Mi estas usonano
kaj tial mia amiko en Germanio diris al mi, ke mi havas avantaĝon,
ĉar
mi jam denaske parolas tion, kion mi plej proksime havas kiel internacian
lingvon: la anglan. Mi supozas, ke li pravas, sed tamen, mi entute ne ĝojas
pri tiu avantaĝo. Mi estas civitano de Usono
kaj mi fieras pri tio. Mi fieras ankaŭ pri
tio, ke ni estas tre grava lando en la hodiaŭa
mondo. Tio, pri kio mi ne fieras, estas maniero, per kiu ni daŭrigas
tiun gravecon. Temas ĉi tie pri la uzado
de la angla lingvo en nia mondo per interkomunikiloj. Mi havas avantaĝon.
Ni usonanoj havas avantaĝon. Ni estas elito,
ni regas en la tuta mondo kaj ni daŭrigos,
ĉar
ili, la ceteraj, neniam povos komunikiĝi
tiel bone, kiel ni. Ili laboras dum jaroj kaj jardekoj. Neniam ili atingos
nian staton. Ni estas la elito. La alilingvanoj? Ili ofte pensas, ke ili
perfekte uzas nian lingvon, sed inter ni, ni kaŝe
komentas kaj ŝercas pri iliaj eraroj. Mi
volas kriegi al ili: "Ĉu vi ne kapablas vidi,
kion vi faras? Estas vi, kiuj forprenas vian povon komunikiĝi!
Estas vi, kiuj daŭre metas nin super vi!"
Kaj super ili ni restos. Ni estas la elito kaj ni regas la mondon.
Nia lingvo estas labirinto, konfuziga
al fremdulo. Ĝi estas kiel la tavoloj de
cepo kaj se vi komprenas unu aspekton de la lingvo, vi povas esti certa,
ke sub ĝi troveblas esceptoj kaj nekomprenitaj
nuancoj. Lernu la anglan. Ĝi estas riĉa
kaj belega lingvo kaj ties popoloj estas afablaj kaj iliaj kulturoj estas
interesegaj. Sed komprenu nepre, ke ĝi tute
ne taŭgas kiel internacia komunikilo. Pensu
pri la homoj en via lando, kiuj eraras kun sia propra lingvo tie. Pensu
pri la eraroj, kiujn vi mem faras en via gepatra. Ĉu
vi opinias, ke denaskaj parolantoj kapablas juste konkuri? Ĉu
tian maljustan mondon vi volas krei?
Den Drown, Usono (el "Magdeburga folio"
Aŭgusto 2003 kaj "Litova Stelo" 1/2001)
Koncize
Internacia Seminario (IS) por junaj esperantistoj
en Naumburg (27.12.03-03.01.04):
la ĉi-jara
Internacia Seminario (IS) okazos, kiel ĉiam,
inter la 27-a de decembro kaj la 3-a de januaro 2004 en Naumburg (Saksio-Anhaltio).
Ĝi
apartenas al unu el la plej grandaj Esperanto-renkontiĝoj
por junuloj kaj i estas la ĉefa renkontiĝo
de la germana Esperanto-junularo. Nun eblas aliĉial
ĝi
ĉe:
http://www.esperanto.de/is/2003/
La papera aliĝilo
troveblas ĉe: http://www.esperanto.de/is/2003/is_aligxilo.pdf
Do, venu al la IS - Naumburg bonvenigas
vin!
La strato "Marie-Hankel-Straße" en Dresden-Laubegast
estis inaŭgurata la 23-an de Aŭgusto
2003, danke al la engaĝo de d-ro Wolfgang
M. Schwarz.
Mondonacon por Saksa Esperanto-Asocio
(SEA) bonvolu sendi al jena konto: Esperanto Sachsen, 01796 Pirna, kontonumero:
1010736600, BLZ: 85060000 ĉe Volksbank Pirna
eG.
Vizitu Esperanto-lingvajn retejojn kiel
ekzemple:
www.esperanto.de, www.esperanto.net, www.lernu.net,
www.esperantoland.de, http://gxangalo.com/
En la
vespera horo
En la vespera horo,
mi plenis de la lac´,
jubilis birda ĥoro,
ĝi kantis
pri amo kaj pac´.
En iu nokta horo,
ne pensis mi pri dorm´,
bruegis arba ĥoro,
skuiĝis,
angoris pro ŝtorm´.
En la matena horo,
ankoraŭ
mi sen vest´,
silentis birda ĥoro
-
ekzistis ne plu hejma nest´.
En la soleca horo
memoris mi pri frat´,
de l´ pensoj plenda ĥoro:
mortfalis tre juna soldat´...
Alfred Knapp (Bad Berka)
Esperanto-eventoj
en Saksio aŭ proksime
Kompletigo de la kalendaro de la Esperanto-eventoj
aperinta en SEBa kandelo-6
26.09.03-28.09.03: XIX-aj Artaj Konfrontoj
en Esperanto (ARKONES) en Poznan (PL). Inf.: Pawel Janowczyk, ul. Zawady
2/7, PL-61-002 Poznan, Pollando. Tel. +48-61-8755879 aŭ
+48-602-283242. Rete janowczykpawel@poczta.onet.pl
26.09.03-28.09.03: 16-a Internacia Kultura
Festivalo en Ústí nad Labem (CZ)
02.10.03-05.10.03: 3-a KUltura SemajnfinO
(KUSO) de la Esperanto-JUnularo de Saksio (EJUS) en la Bertolt-Brecht-gimnazio
en Dresden. Inf.: glizje@aol.com
07.10.03: Esperanto-Feierabendtreff Dresden,
Café am Münchner Platz (17.00 Uhr)
16.10.03-19.10.03: JArfina kaj ZAmenhofa
Festo (JAZAF 2003) en vilaĝo Dorf Wehlen.
Temo: Esperanto en la kunkreskanta Eŭropo
- la homoj laŭlonge de rivero Elbo, la naturo
kaj naturprotektado. Prelegoj de Stano Marĉek,
Heinz Hoffmann, Frank Nitzsche, Wera Blanke, Sabine Fiedler, Detlev Blanke
kaj Josef Kriz. Inf.: nokosaksio@tiscali.de
21.10.03: Esperanto-Schnupperstunde Dresden,
Café am Münchner Platz (17.00 Uhr)
25.10.03: 17-a Aŭtuna
Najbara Aranĝo kun Borso de Esperanto-Literaturo(ANABEL)
en Halle. Inf.: halle-saale@esperanto.de
04.11.03: Esperanto-Feierabendtreff Dresden,
Café am Münchner Platz (17.00 Uhr)
18.11.03: Esperanto-Schnupperstunde Dresden,
Café am Münchner Platz (17.00 Uhr)
02.12.03: Esperanto-Feierabendtreff Dresden,
Café am Münchner Platz (17.00 Uhr)
16.12.03: Esperanto-Schnupperstunde Dresden,
Café am Münchner Platz (17.00 Uhr)
27.12.03-03.01.04: 47-a Internacia Seminario
(IS) en Naumburg/Saale. Inf.: http://www.esperanto.de/is/2003/
5 jaroj
Esperanto-Asocio "Saksa Svisio" r.a.
Kiam la 28-an de Aprilo 1998 mi kunvenigis
12 esperantistojn el nia regiono por krei klubon laŭ civitana rajto surbaze
de 1907 fondita unua Esperanto-klubo en Pirna, neniu firme kredis, ke la
klubo vere establiĝos kaj prosperos.
Jam la saman jaron ni sukcese organizis
la en Saksio tradician JAZAF (JArfina kaj ZAmenhofa Festo). Kunlabore kun
la najbarlandaj kluboj en Usti, Melnik, Teplice ktp ni organizis vizitindajn
aranĝojn kiel ĈESAT (ĈEĥa-SAksa Tago), Lingvaj Seminarioj kaj naturamika
renkonto.
Nun jam dum kvin jaroj ni montras nian
aktivecon kaj volis solene festi tiun jubileon. Kun granda bedaŭro ni
eksciis, ke la terura inundo dum Aŭgusto 2002 detruis ankaŭ la ejon,
kie ni fondis nian klubon. Pro rekomendo de Marianne Dörner kaj de d-ro
Heinz Hoffmann, ni esploris la eblecon festi en la vilaĝo Sörnewitz inter
Dresden kaj Meißen. Tie ni trovis vere bonegajn kondiĉojn por festi.
En la salono de hejmkultura asocio Sörnewitz ni okazigis la festprogramon.
Profesoro Ferdinand Bruckmann el Kempten
interese enkondukis nin per la japana muzikekzemplo de Musorski "La nokto
sur la nuda monto" al sia temo: "La naturo en la muziko". Post vespermanĝo
li daŭrigis per tre interesaj elpaŝoj kun originalaj demonstro-folioj:
"La japana arto de lignogravuraĵo". Dimanĉe okazis la turisma parto specifa
de niaj aranĝoj. Neŝatantoj de promeno uzis propran veturilon kaj ni
renkontis nin post 30-minuta komforta promeno sur la belvidejo “germana
Bozel”, kie la Elba pejzaĝo estas aparte rava. Reveninte al nia hotelo
ankoraŭ okazis la miraklo, ke lasta partoprenontino atingis nin: Gretel
Fichtner, kiu hazarde eksciis el Ĉeĥio pri nia kunveno. Antaŭ sia edziniĝo
en Nürnberg ŝi estis la klubestrino en Meißen. Tiel partoprenis entute
29 personoj. Inter ili estis 4 eksterlandanoj: tri el Ĉeĥio kaj unu el
Nederlando. Kulmino en la sabata posttagmezo ankaŭ estis, ke ni povis
bonvenigi 3 novajn membrojn en nia klubo. Tiel nia membraro kreskis ekde
1998 al nunaj 29 esperantistoj.
La sekva evento, kiun ni organizos, estos
jam por la dua fojo la tradicia JAZAF, kiu okazos inter la 16-a kaj 19-a
de Oktobro 2003 en la vilaĝo Dorf Wehlen. Se vi volas partopreni, bonvolu
kontakti min: tel.: 03501 773232; retpoŝto: nokosaksio@tiscali.de
Norbert Karbe (Pirna)
12 ligoj
pri Esperanto
Esperanto en Dresdeno kaj Saksio:
www.esperanto-dresden.de
Esperanto en Germanio:
www.esperanto.de
Esperanto en Pollando:
www.esperanto.pl
Multlingvaj informoj pri Esperanto:
www.esperanto.net
Informoj kaj ligo de la Senpaga Kurso
de Esperanto: www.esperanto.org
Kompleta panoramo de ĉiuj
uzadoj de Esperanto sur Interreto: www.esperanto-panorama.net
Universala Esperanto-Asocio:
www.uea.org
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo:
www.esperanto.org/tejo
Servo por la Esperanto-lernantoj:
www.edukado.net
Plurlingva servo por lerni aŭ
plibonigi sian Esperanto-nivelon: www.lernu.net
La plej kompleta kaj aktuala Esperanto-portalo
e Interreto: www.gxangalo.com
Esperanto-enciklopedio rete konstruata
kaj konsultebla: http://eo.wikipedia.com
Gedankensplitter
zum Kulturwochenende in Slawa (Polen)
Die Esperantofahrt nach Slawa (12.-15.
Juni 2003) war wie letztes Jahr wieder total schön. Mich beeindruckt die
polnische Mentalität sehr. Die Polen sind in der Lage sich über kleine
und simple Dinge zu freuen; Tag und Nacht verbringen sie mit ihrer Gitarre
und wenn sie dazu singen, scheinen sie in einer völlig anderen Welt zu
sein. Außerdem sind die polnischen Jugendlichen sehr ehrgeizig, jeder
von ihnen hat eine Zukunftsplanung und genaue Ziele, das fasziniert mich
und ich finde es ziemlich gut, dass wir zweimal im Jahr mit den polnischen
Menschen zusammenkommen.
Mir hat in Slawa das abendliche Singen
der Esperantolieder in großer Runde super gefallen. Das Programm war so
gestaltet, dass uns nie langweilig wurde. Außerdem haben sich alle toll
verstanden, was nicht selbstverständlich ist.
Elisabeth Daniel (Dresden)
El la
Saksa Esperanto-Biblioteko (SEB)
De post Majo 2003, la Saksa Esperanto-Biblioteko
ricevis sume 130 librojn, nome donace
- 57 de d-ro Detlev Blanke el Berlino/Berlin
- 49 de Helmut Rieche el Bernburgo/Bernburg
- 13 de Rolf Deke el Dresdeno/Dresden
- 5 de Monique Philippe el Bousbach
(Francio)
- 1 de Maria Carap el Niteroi (Brazilo)
- 1 de Junko Oshima el Tokio/Tokyo
(Japanio)
- 1 de Elisabeth Sieber el Heidenau
Al la donacintoj mi esprimas elkoran dankon!
Krome, per la mono kotizita de la uzantoj
kaj subtenantoj de la Saksa Esperanto-Biblioteko, 3 libroj estis aĉetitaj
por 17,00 eŭroj:
1. "Mistero minora" de Ferenc Szilágyi
2. "Homoj kaj riveroj" de Johan Hammond
Rosbach
3. "Hungario sur bildoj" de Ernö Mihályfi
La Saksa Esperanto-Biblioteko nun ampleksas
2224 librojn.
Vizithoroj de la biblioteko okazas laŭ
telefona interkonsento.
Schloß
Pillnitz
Rund 7 km elbaufwärts sind es von Loschwitz
zum kurfürstlichen Lustschloss Pillnitz. Kurz davor passieren wir den
Stadtteil Hosterwitz, wo Carl Maria von Weber u.a. am "Freischütz" arbeitete.
Das Sommerhaus des ehemaligen Musikdirektors, ein typisches sächsisches
Winzerhäuschen, ist im Biedermeierstil der Zeit um 1820 eingerichtet.
In der Gedenkstätte sind zahlreiche Erinnerungsstücke an den bedeutenden
Komponisten zusammengetragen. Dort finden des öfteren literarische und
musikalische Veranstaltungen, z.B. Kammerkonzerte statt.
In Höhe des Schlosses Pillnitz, Ausflugsziel
für die Dresdner und die Besucher der Stadt zu allen Jahreszeiten, liegt
eine langgestreckte Insel in der Elbe, die wegen ihrer seltenen Flora und
Fauna unter Naturschutz steht. Gegenüber besaß die Adelsfamilie von Bünau
ein kleines Schloss, das 1694 an den Landesherrn gelangte. 1707 überließ
August der Starke seiner Mätresse, der Gräfin von Cosel, die Herrschaft
über Pillnitz. Nachdem sie 1717 in Ungnade gefallen war, befahl August
den Ausbau zu einem "orientalischen Lustschloss für Park- und Wasserfeste".
Die Baumeister Longuelune und Pöppelmann ließen zunächst, bis 1723,
das Wasserpalais mit seinen harmonisch geschwungenen Treppen zu Elbe errichten.
Hier zwischen den beiden Sphinxen konnte die Gondel Augusts anlegen. Die
Dächer und die Ausmalung der Hohlkehlen zeigen deutlich den chinesischen
Einfluss, der damals in Mode war. Dem Wasserpalais spiegelbildlich gegenüber
entstanden 1722-24 das Bergpalais. Ende des 18. Jahrhunderts die Flügelbauten,
um 1824 schließlich, nachdem das Schlösschen der Gräfin Cosel abgebrannt
war, an seiner Stelle der klassizistische Verbindungsbau.
Hier in Pillnitz vereinigen sich nicht
nur die Stilarten Barock und Renaissance zu einem harmonischen Ganzen,
die gesamte Architektur bildet eine perfekte Einheit mit der Natur. Den
glanzvollen Mittelpunkt des inneren Gartens bildet der barocke Teich mit
der riesigen Fontäne, umgeben von gepflegten Gartenanlagen. Sie gehen
über in den beschnittenen Heckengarten, der sich in der über 500 m langen,
40 m breiten Kastanienallee fortsetzt. Hier pflegten die Höflinge das
beliebte Maille-Spiel, einen Vorläufer des Golfspiels. Star der Baumriesen
im Englischen Garten ist die mächtige Platane am Seeufer, die es auf über
sechs Meter Stammumfang bringt. In der Publikumsgunst wird sie - vor allem
zur Blütezeit im Frühjahr - noch weit übertroffen von der ältesten
Kamelie Europas, die 1770 aus Japan angeliefert wurde. Sie ist heute acht
Meter hoch und neun Meter im Durchmesser und besitzt seit 1992 ein eigenes
modernes Gewächshaus aus Eisen und Glas.
Das prächtige Lustschloss ist inzwischen
auch im Inneren restauriert und beherbergt ein Museum für Kunsthandwerk
mit Gegenständen aus dem 13.-20. Jahrhundert: Möbel-, Glas-, Keramik-,
Metall- und Textilarbeiten wie das kostbare "Pirnaer Antependium´", eine
kunstvolle Seidenstickerei des 14. Jahrhunderts, den Thronsessel Augusts
des Starken und einen gewaltigen mehrgeschossigen Schrank aus der Werkstatt
des Hoftischlers.
La
kastelo de Pillnitz
Proksimume 7 km kontraŭflue
de Elbo estas de Loschwitz ĝis la princ-elektista
plezur-kastelo de Pillnitz. Tuj antaŭe oni
trapasas la urboparton Hosterwitz, kie Carl Maria von Weber laboris i.a.
super la opero "Freischütz". La somera rezidejo de la iama orkestra direktisto,
tipa saksa dometo de vinberisto, estas meblita en la bidermajra stilo de
ĉirkaŭ
1820.
Ĉi-loke estas kolektitaj multnombraj
memoraĵoj pri la eminenta komponisto. Ĉi
tie ofte okazas literaturaj kaj muzikaj aranĝoj,
kiel ekzemple
ĉambrokoncertoj.
Fronte al la kastelo de Pillnitz, ĉiu-sezone
ekskursa celo por dresdenanoj kaj vizitantoj de la urbo, kuŝas
en la rivero Elbo longa insulo, kiu pro sia rara flaŭro
kaj faŭno estas sub naturprotektado. Vidalvide
la nobela familio von Bünau posedis malgrandan kastelon, kiu fariĝis
proprietaĵo de la suvereno en 1694. En 1707
Aŭgusto la Forta lasis la regadon super la
kastelo de Pillnitz al sia amatino, la grafino von Cosel. Post kiam ŝi
falis en malfavoron en 1717, Aŭgusto la Forta ordonis ŝanĝi la konstruaĵon
al “orientala somera rezidejo por festoj enparkaj kaj surakvaj”. Komence,
ĝis 1723, la arkitektoj Longuelune kaj Pöppelmann konstruigis la akvopalacon
kun ties harmonie arkoformaj ŝtuparoj al Elbo, kie la gondolo de Aŭgusto
povis albordiĝi inter la du sfinksoj. La tegmentoj kaj la pentritaj frisoj
de la konkavaj kornicoj klare montras ĉinan influon, kiu tiam estis en
modo. Kontraŭe kaj spegulbilde de la akvopalaco konstruiĝis en 1722-24
la montopalaco, fine de la 18-a jarcento la aloj kaj ĉirkaŭ en 1824 finfine,
surloke de la forbrulinta kasteleto de la grafino von Cosel, la klasikisma
interliga konstruaĵo.
La kastelo de Pillnitz prezentas harmonian
kuniĝon de la stiloj baroka kaj renesanca, krome la tuta arkitekturo formas
kune kun la naturo perfektan unuecon. La brilega centro de la interna ĝardeno
konsistas el la baroka lageto kun la grandega fontano ĉirkaŭita de flegataj
bedoj. Ili limas tonditan heĝoĝardenon, trans kiu komenciĝas kaŝtanarba
aleo longa je pli ol 500 m kaj larĝa je 40 m. Ĉi tie la korteganoj sin
dediĉis al la populara “majlo”-ludo, kiu antaŭiris la golfon. Inter
la arbogigantoj en la Angla Ĝardeno rekordas la enorma platano ĉe la
lagobordo, kies trunka perimetro superas 6 metrojn. Ankoraŭ multe pli
ŝatata de la publiko – precipe dum la florado en printempo – estas
la plej maljuna kamelio en Eŭropo, kiu en 1770 estis importita el Japanio.
Hodiaŭ ĝi atingas alton de ok metroj kaj diametron de naŭ metroj kaj
disponas de post 1992 pri propra moderna varmejo el fero kaj vitro.
La majesta somera rezidejo nun restaŭrita
ankaŭ interne estas muzeo pri artmetioj kun objektoj el la 13-a ĝis 20-a
jarcentoj: mebloj, vitraĵoj, ceramikaĵoj, metalaĵoj kaj teksaĵoj kiel
la altvalora “Pirnaer Antependium” (altar-drapiraĵo el Pirno), artoplena
silka brodaĵo el la 14-a jarcento, la trono de Aŭgusto la Forta kaj impona
plur-etaĝa ŝranko el la kortega meblofarejo.
In eigener
Sache
Zusendungen von Beiträgen auf Esperanto,
Deutsch oder Sorbisch (mit Esperanto- oder deutscher Überset-zung) wie
z.B. Informationen, Artikel oder Leserbriefe sind immer willkom-men. Das
Jahresabo „SEBa kandelo“ (für 3 Nummern à 8 Seiten) kostet 5 Euro.
Für Nicht-Deutsche und Jugend-liche ist das Abo kostenlos. Spenden helfen
uns zum Weitermachen. Wer sein Jahresabo 2003 nicht bezahlt, bekommt 2004
„SEBa kandelo“ nicht mehr, wenn die Spenden nicht ge-nügen. Bezahlt
haben bis heute: Nimmrichter, Kolbe, Hoffmann, Bä-renz, Köhler, Dörner,
Nitzsche, Gei-del, Karbe, Schiffer, Dietze-Lehmann, Lorenz, Kaiser. Der
Beitrag ist auf das folgende Konto zu überweisen: Benoît Philippe, Kto.:
444 113 821, BLZ 850 55 142, Stadtsparkasse Dresden.
Redaktion/redaktejo: Saksa Es-peranto-Biblioteko,
Pillnitzer Land-str. 25, 01326 Dresden; tel. kaj faks. (0351)2682735; ret-adreso:
glizje@aol.com
Informoj, artikoloj aŭ leteroj de legantoj
en Esperanto, la germana aŭ la soraba (kun Esperanta aŭ germana traduko)
estas ĉiam bonvenaj. Artiko-loj sen nomo estas de la redaktanto:
Benoît Philippe.
Redakta limdato:
19-a de Decembro 2003
Aa Bb Cc Ĉĉ
Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh
Ĥĥ
Ii Jj Ĵĵ Kk
Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ
Tt Uu Ŭŭ Vv
Zz