SALUTON!
Ni estas grupo, kiu klopodas disvastigi la ideon pri komuna neŭtrala internacia lingvo. Esperanto funkciu kiel dua lingvo apud la gepatra, ĉar tiel la kultura varieco de la popoloj plej bone povas esti protektata.
www.esperanto-dresden.de Tiel nomiĝas la paĝo, kiu daŭre rigardindas, ĉar multo okazas ĉe ni rilate al Esperanto.
El Dresdena vidpunkto kaj kun ekzemploj el la historio ni volas atentigi vin pri la graveco de nia lingvo en la regiono. Vi trovas ĉi tie anoncojn pri nuntempaj aktivecoj kaj estontaj projektoj.
ESPERANTO - okazaĵoj en kaj apud Dresdeno
 Je la 7-a de julio 2001 la Saksa Esperanto-Biblioteko malfermiĝis en Dresdeno. Ĝia posedanto estas la Saksa Esperanto-Asocio. Ni kompreneble scias, ke pli grandaj Esperanto-bibliotekoj ekzistas. La saksa ĉefurbo nun tamen komencis ion novan kaj ni kore bonvenigas ĉiun interesiĝanton. Sufiĉas telefona kontakto al la estro por aranĝi viziton: Benoit Philippe. Pillnitzer Landstraße 25, 01326 Dresden. 
Tel.: +49 351 2682735. 

 Inter la Esperanto-aranĝoj por gejunuloj el Germanio kaj aliaj landoj menciindas la Kultura Semainfino (KuSo) en Dresdeno. Ĝi okazis de la 23-a ĝis la 25-a de nov. 2001en la Bertolt-Brecht-Gymnasium (Dresden-Johannstadt).
La Saksa Esperanto-Junularo ankaŭ organizis Esperanto-Kurson por komencantoj. Pli da informoj vi trovas sur la raporta paĝo por la jaro 2001. 

 
Dresdeno kiel urbo de kulturo kaj turismo kun multvariaj distraj kaj gastronomiaj ofertoj tamen restas nekompleta, se mankas loko, kie oni povas trinki tason da kafo. Se vi scivolas pri nia kafejo kaj ĝiaj celoj, bonvolu viziti:  www.kafejo.de. Tie ni ekzemple parolas pri turismaj temoj, pri Esperanto-radio kaj Espera nto-muziko. 
 La festo "Bunte Republik Neustadt" estiĝis dum la tumulta reunuiĝa periodo de la jaro 1990.  Ankaŭ en  2000 kaj 2001 okazis tiu ĉi urbkvartala festo. (de la 16-a ĝis la 17-a de junio 2001).
Tie oni povis rigardi kaj aŭskulti nin. Dum la "BRN 2000" ni fondis publikan diskutrondon. La renkontiĝoj okazis ĉiun ĵaŭdon, je la 18-a horo en la restoracio "Lilith", Böhmische Str.38. Nuntempe ni paŭzas, sed estonte ni denove invitos ĉiujn interesiĝantojn. Pli da informoj pri Dresden-Neustadt haveblas sur ĝia speciala paĝo (Dresden-Neustadt). 
 La verkisto Karl May havas grandan signifon por la dresdena regiono (precipe Radebeul). Unu verko de Karl May nun ankaŭ haveblas en Esperanto (serĉu: Liberigo / Eine Befreiung). Karl-May-Verlag Lothar Schmid GmbH
Multaj interesiĝantoj fakte ankaŭ aktivas ekster iuj kluboj. Tio estas unu klarigo, kial la la nombro de la tutmondaj esperantistoj en la statistikoj varias eĉ je pluraj milionoj.
 Tre aktiva estas la ESPERANTO-Asocio Saksa Svisio e.V., en kiu ankaŭ pluraj dresdenaj esperantistoj agadas.
La Sächsische Staatsministerium für Kultus deklaris la lernojaron 2000/2001 la "Jaro de la lingvoj".
"Nicht sprachlos in die Zukunft" (= "Ne iru senlingve en la estonton") estis la slogano por la lernantoj. Konstatiĝis, ke unu nacia lingvo kiel bazo por la komunikado kaŭzas multajn problemojn. La nuna ĝenerala opinio, ke oni do lernu multajn diversajn lingvojn, tamen ankaŭ ne taŭgas kiel solvo.
Multaj lernantoj nun tre entuziasme uzas la interreton kaj Esperanto do per la reto ankaŭ atingas ilin. Eble tiel estiĝos novaj grupoj. sn.schule.de
La historio de Esperanto en kaj apud Dresdeno
Antaŭ 100 jaroj ...
Esperanto ankoraŭ estis juna. Interesiĝantoj ankaŭekzistis en Dresden.
(Klaus Urban)
1887 bis 1904

    Por pli bone klarigi al vi la historion de la Esperanto-movado en nia regiono, mi unue volas prezenti al vi la situacion de Esperanto en la tiama Germanio
    Kiam en 1887 la unua lernolibro de D-ro Esperanto aperis en Varsovio, la germanoj tre interesiĝis pri internaciaj planlingvoj. En multaj urboj tiutempe ekzistis kluboj pri universalaj lingvoj, kiuj uzis kaj disvastigis Volapukon.
D-ro Zamenhof forsendis amason da lernolibroj al universitatoj, institutoj kaj Volapukaj kluboj en la tuta mondo.
En 1888 Leopold Einstein, propagandisto kaj membro de la "Nürnberger Weltsprache Verein Volapük", ricevis unu ekzempleron de tiu broŝuro. Leginte kaj studinte ĝin, li tuj konstatis, ke tiu ĉi nova lingvo lerneblas multe pli facile ol Volapuko. Jam ok semajnojn post lia transiro al Esperanto aperis lia verko "La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprachen-Problems". Pro lia preparlaboro kaj lia ekzemplodona agado la Nürnberga klubo decembre transiris al Esperanto kaj tiel fariĝis la unua Esperanto-klubo de la mondo. Je la 1-a de septembro 1889 aperis tie ankaŭ la unua Esperanto-ĵurnalo "La Esperantisto”. Ĝi publikiĝis ĝis junio 1895, poste tamen devis ĉesi pro financaj malfacilaĵoj.
    Ĝis 1900 preskaŭ nur unuopaj esperantistoj agadis en Germanio. En 1903 formiĝis E-grupo en Berlin. Ekde la februaro de 1904 publikiĝis ilia informilo "Esperantistaj Sciigoj", kiu ankaŭ informis la unuopajn esperantistojn en tuta Germanio. Tial en la januaro de 1905 ĝi ŝanĝis sian titolon al "Germana Esperantisto" kaj ekde tiam ĝi servis kiel organo de ĉiuj germanaj esperantistoj. En tiu jaro ankaŭ la esperantistoj en kaj apud Dresdeno ekaktiviĝis.
Klaus Urban